Rinocero de Dürer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (9), |left → |maldekstra (4), |right → |dekstra (3) per AWB
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 4:
Malgraŭ neekzaktaĵoj rilate al [[anatomio]], la ligna gravuraĵo de Dürer fariĝis tre populara en Eŭropo, kaj estis multfoje kopiita dum la tri sekvaj jarcentoj. Ĝi restis rigardita kiel realista kaj fidela bildigo de rinocero ĝis la fino de la [[18-a jarcento]]. Sekve, pli realistaj desegnaĵoj kaj [[pentraĵo]]j anstataŭis ĝin, precipe tiuj de la [[Clara (rinocero)|rinocerino Clara]], kiuj estis ekspoziciitaj tra la tuta kontinento dum la [[1740|1740-aj]] kaj [[1750|1750-aj jaroj]]. Oni interalie diris pri la gravuraĵo de Dürer, ke "''verŝajne neniu alia bildo de besto havis tiel grandan influon sur la artoj''"<small><ref>Clarke, p.20.</ref></small>.
 
== La rinocero ==
=== Reĝa donaco ===
[[Afonso de Albuquerque]], kiu estis la guberniestro de [[portugala Hindio]] en [[Goao (ŝtato)|Goao]], sendis en [[1514]] du ambasadorojn al [[Muzafaro la 2-a]], [[sultano]] de Cambay (hodiaŭa [[Guĝarato]]), por peti la rajton konstrui [[Portugalio|portugalan]] [[fortikaĵo]]n sur la insulo [[Damano kaj Diuo|Diuo]]. La sultano malkonsentis pri tio kaj reĵetis la portugalojn, sed kompense donacis al ili prestiĝajn riĉaĵojn, inkluzive de [[rinocero]]<small><ref>Bedini, p.112.</ref></small>. Laŭ tre malnova tradicio, rinocero estis propre reĝa donaco: ĝis tiam, ĉiuj famaj enkaptitaj rinoceroj depost la antikva periodo apartenis al [[reĝo]]j aŭ [[Romia imperio|romiaj imperiestroj]], eble escepte de [[Ĉinio]]<small><ref>La unua rinocero aparteninta al privatulo estis vendita en [[Londono]] en [[1684]].</ref></small>. La rinocero, verŝajne kutimigita al homoj, estis sendube provizita kune kun unu aŭ pluraj gardistoj, ĉar la portugaloj nenion sciis pri la vivtenado de tia sovaĝbesto. La du ambasadoroj revenis al Goao kun la besto pli malfrue en la sama jaro.
 
La guberniestro Albuquerque enŝipigis tiun eksterordinaran donacon kiel eble plej rapide sur la velŝipon ''Nossa Senhora de Ajuda''<small><ref>Clarke, p.16.</ref></small>, kiu eliris el Goao en [[januaro]] [[1515]] kun du aliaj ŝipoj, direkte al [[Lisbono]]. Post precipe rapida, kvarmonata vojaĝo per la [[Bonespera Kabo]], la hinda ŝiparo plena je [[spico]]j kaj aliaj riĉaĵoj alvenis en la [[haveno]]n de Lisbono la [[20-an de majo]] [[1515]]. El ĉiuj kuriozaĵoj alportitaj de la ŝipoj, la impona rinocero kompreneble fariĝis la plej populara ĉe la lisbonanoj. Ĝi estis sendita al la reĝa menaĝerio de [[Emanuelo la 1-a (Portugalio)|Emanuelo la 1-a]], kiu jam entenis plurajn sufiĉe ekzotajn bestojn.
 
=== La rinocero en Lisbono ===
Tian beston oni ne vidis en [[Eŭropo]] dum dekdu jarcentoj : oni ja neprecize sciis pri ĝia ekzisto danke al antikvaj verkistoj, sed la rinocero en okcidenta kulturo estis kvazaŭe fariĝinta mitologia kreitulo, kiun oni kelkfoje konfuzis en best-inventaroj kun la legenda ''monoceros'', tio estas la [[unukorno]]. Kvankam la hindoj nomis ĝin ''ganda'' (la nomo de tiu specio en la [[guĝarata lingvo]]), la eŭropaj humanistoj tuj komprenis, ke ĝia aspekto kongruis kun la "rinocero" priskribita de [[Plinio la pli maljuna|Plinio la maljuna]], [[Strabono]], [[Isidoro de Sevilo]] (kiu nomas ĝin ''rhinoceron'') kaj aliaj antikvaj verkistoj. En la historia kaj kultura kunteksto de la [[Renesanco]], tiu reaperinta simbolo de la antikva periodo estis tiel grava kiel la malkovro de [[statuo]] aŭ enskribaĵo.
 
Linio 18:
Dum unu el la sekvaj tagoj, la reĝo igis la rinoceron kaj aliajn ekzotajn bestojn paradmarŝi tra la stratoj de Lisbono<small><ref>Damiao de Gois mencias tiun paradon en sia ''Chronica do Felicissimo Rei Dom Emanuel''.</ref></small>. La [[3-an de junio]], okaze de la [[Sankta Triunuo|festo de la Sankta Triunuo]], la reĝo Emanuelo organizis ene de ĉirkaŭbarilo batalon inter la rinocero kaj unu el siaj junaj [[elefanto]]j : oni kredis depost Plinio, ke elefantoj kaj rinoceroj estis denaskaj malamikegoj. Sed kiam ĝi ekvidis sian kontraŭulon, kaj eble ĉar ĝi estis timigita de la bruema homamaso, la elefanto haste fuĝis kaj revenis al sia kaĝo, kaj la rinocero estis agnoskita kiel la venkinto pro rezigno<small><ref>Bedini, p.118. Tiu batalo estas rakontita en letero de la presisto-humanisto Valentim Fernandes.</ref><ref>[http://www.thebritishmuseum.ac.uk/compass/ixbin/goto?id=OBJ894 Albrecht Dürer, ''The Rhinoceros'', a drawing and woodcut], British Museum</ref></small>. La rinocero bezonis nur vidiĝi por timigi kaj fuĝigi la plej grandan beston de la konita mondo : tia heroa grandfaro estis disbabilita tra la tuta kontinento.
 
=== Donaco al la papo ===
La [[Listo de reĝoj de Portugalio|reĝo]] [[Emanuelo la 1-a (Portugalio)|Emanuelo la 1-a]] sekve decidis donaci la [[rinocero]]n al la [[Mediĉoj|mediĉa]] [[papo]] [[Leono la 10-a]]: li ja bezonis la apogon de [[Vatikano]] por konservi la ekskluzivajn rajtojn de [[Portugalio]] en [[Brazilo]] kaj en [[Orienta Azio]]. La antaŭan jaron, jam donacis la portugala reĝo [[Blanko|blankan]] [[elefanto]]n el [[Hindio]] al Leono la 10-a (vidu ''[[Annone (elefanto)]]''), kion la papo tre aprezis. Kune kun aliaj altvaloraj donacoj kiel arĝentaj vazaroj aŭ [[spico]]j, la rinocero estis kovrita de verda veluro, dekoraciita de floroj kaj enŝipiĝis en [[decembro]] [[1515]], por vojaĝo el la [[Taĵo|rivero Taĵo]] ĝis [[Romo]]<small><ref>Bedini, p.127.</ref></small>. La portugaloj supozis, ke la papo organizus batalon inter la rinocero kaj elefanto, same kiel la malnovtempaj [[Romia imperio|romiaj imperiestroj]].
 
Linio 24:
La ŝipo haltis proksime al [[Marsejlo]] okaze de vojaĝetapo, komence de la jaro [[1516]]. Tiel universala estis la bonfamo de la rinocero, ke la [[Listo de francaj reĝoj|franca reĝo]] [[Francisko la 1-a (Francio)|Francisko la 1-a]], kiu estis revenanta el [[Saint-Maximin-la-Sainte-Baume]] en [[Provenco]], volis vidi la beston. La antaŭan jaron akiris la reĝo grandan gloron dum la [[batalo de Marignano]], kaj estis konsekrita kiel kavaliro okaze de ĝi. Li do arde deziris renkonti la beston, kies natura kiraso kaj grandfaro kontraŭ la elefanto kvazaŭe similigis ĝin al simbolo de [[kavalireco]]. La renkonto okazis la [[24-an de januaro]] [[1516]] sur insuleto proksime al Marsejlo<small><ref>La arkipelago [[Frioul]] estas aro da kvar insuloj. (Bedini p.128) Temas pri Pomègues, [[Ratonneau]], Tiboulain aŭ [[If]] (hodiaŭ kovrita de la [[kastelo If]]).</ref></small>.
 
=== Morto ===
La ŝipo sekve foriris [[Francio]]n direkte al [[Romo]], sed ĝi rompiĝis dum subita ŝtormo, kiam ĝi navigis proksime al [[Portovenere]], norde de [[La Spezia]], ĉe la marbordo de [[Ligurujo|Ligurio]]. La rinocero, kiu estis katenita ene de la ŝipo, ne kapablis naĝi kaj rapide dronis.
 
Linio 31:
Eĉ se pajloŝtopita rinocero vere alvenis al Romo, ĝia destino restas nekonita : ĝi estis eble movita al [[Florenco]] de la [[Mediĉoj]], aŭ detruita dum la [[Disrabado de Romo (1527)|disrabado de Romo]] en [[1527]]. La rinocero estis bildigita en kelkaj pentraĵoj de tiu periodo, precipe fare de [[Rafaelo]] kaj [[Giovanni da Udine]] en Romo<small><ref>Bedini, p.132.</ref></small>. La historio de la rinocero inspiris al la [[Britio|brita]] verkisto [[Lawrence Norfolk]] [[romano]]n titolitan ''La Rinocero de la Papo'', kiu eldoniĝis en [[1996]].
 
== La gravuraĵo de Dürer ==
=== Kreado de la verko ===
[[Dosiero:Durer drawing.png|eta|350px|maldekstra|''RHINOCERON 1515'' – Plumdesegnaĵo atribuita al [[Albrecht Dürer]] (eksa kolekto Hans Sloane, British Library, Londono).]]
 
Linio 58:
Post la morto de la artisto en [[1528]], la ligna gravuraĵo estis reeldonita plurfoje ĝis la komenco de la [[17-a jarcento]]. Oni povas dati ĉiun kopion danke al la progreso de fendo en la origina verko (ĝi ekas el la haroj de la vosto, kaj iompostiome etendiĝis al la malantaŭaj piedoj, kaj eĉ al la muzelo sur la plej malfruaj reeldonoj), sed ankaŭ danke al la korektoj, kiujn oni poste faris al la mobilaj presliteroj de la bildoklarigo. La kritikisto Johann David Passavant<small><ref>Johann David Passavant, ''Le peintre-graveur'', t. III, Leipzig, Rudolph Weigel,1864 p. 168.</ref></small> tiel identigis ses malsamajn eldonojn : du kun kvinlinia bildoklarigo, tria versio kun kvin kaj duono linioj, kvara kun kvin kompletaj linioj kaj kvina, [[Nederlando|nederlanda]] eldono fare de H. Hondius, kies unua frazo estas "''Int jaer ons Heern 1515''" : la kvina eldono do korektas la malĝustan jaron [[1513]], kiun daŭre uzadis la kvar unuaj germanaj eldonoj pro eraro de Dürer sur lia unua plumdesegnaĵo. Ekzistas finfine sesa eldono, kiu konsistas el du apartaj gravuraĵoj kaj uzas la ''[[chiaroscuro]]''-teknikon.
 
=== Malpli granda sukceso por samaspekta verko ===
[[Dosiero:Burgkmair.png|eta|400px|''La Rinocero'', ligna gravuraĵo fare de [[Hans Burgkmair]], [[1515]].<br />[[Muzeo Albertina]], [[Vieno (Aŭstrio)|Vieno]].]]
 
Linio 65:
Nur unu ekzemplero de la gravuraĵo de Burgkmair postvivis ĝis hodiaŭ. Ĝi estas konservita en la [[muzeo Albertina]] de [[Vieno (Aŭstrio)|Vieno]], en [[Aŭstrio]].
 
=== Influo de la rinocero de Dürer ===
[[Dosiero:Kandel Rhinzeros.jpg|maldekstra|eta|250px|Kopio de la ''Rinocero'' fare de [[David Kandel]], por ilustri la ''Cosmographia'' de [[Sebastian Münster]] ([[1544]]).]]
Granda sukceso tuj trafis la gravuraĵon de [[Albrecht Dürer]] tra la tuta [[Eŭropo|eŭropa kontinento]]. Krom la reeldonoj, kiuj neniam sufiĉis por kontentigi ĉiujn aĉetantojn, ĝi estis tre akurate kopiita de pluraj artistoj, por ilustri librojn el la [[16-a jarcento|16-a]] ĝis la [[18-a jarcento]]j.
Linio 78:
Krom la influo de la Rinocero de Durero, vekiĝis dum la tutaj [[15-a jarcento|15-a]] kaj [[16-a jarcento]]j vera intereso pri tiu besto, kiu estis rigardita kiel bona ekzemplo de la mirindaĵoj troveblaj en la novaj ĵusmalkaŝitaj landoj de aliaj kontinentoj. En Lisbono, kien unue alvenis la rinocero, oni aldonis rinocero-skulptaĵon al la dekoracio de la [[turo de Belem]], la plej elstara monumento de la ĉefurbo de [[Portugalio]]. La hispana verkisto [[Eslava Galán]] cetere kreis [[Historiaj romanoj|historian romanon]] nomitan ''[[En busca del unicornio]]'' ("[[Serĉante la Unukornulon]]") kiu priskribas ekspedicion de [[Kastilio|kastilianoj]] dum la dua duono de la 15-a jarcento al [[Afriko]], serĉante la beston, kiun ili nomis [[unukorno]]n kaj ekde tiam neniam vidis, sed nur konis danke al priskriboj kiel tiu poste farita de Durero.
 
=== El la 18-a jarcento ĝis hodiaŭ ===
[[Dosiero:Meissen-Porcelain-Rhinoceros.JPG|maldekstra|eta|300px|Moderna porcelenaĵo de rinocero. Ĝi klare baziĝas sur la verko de Dürer, kun videbla korno sur la dorso.<br />Muzeo de porcelano, [[Meißen]].]]
 
Linio 86:
Kvankam la sciencistoj jam depost la [[jarcento de la Lumoj]] reĵetis la fantazian verkon de Dürer, tio ja ne estas la kazo de la artistoj, ĉar ili daŭre restis fascinitaj de tiu gravuraĵo, kiu kvazaŭe fariĝis arta ikono. Multaj nuntempaj [[Skulptarto|skulptistoj]], [[pentristoj]] kaj grafikistoj kopias la gravuraĵon de [[1515]], kaj interpretas ĝin ĉiumaniere. Inter la plej famkonataj adaptoj estas tiuj de [[Salvador Dalí]], kiu pentris kaj skulptis la rinoceron de Dürer akompanate de [[eĥino]]j, titolitan "''Kosma Rinocero''" aŭ "''Rinocero vestita de puntoj''". Eblas ankaŭ citi [[Niki de Saint-Phalle]], kiu kopiis la silueton de la rinocero kaj plenigis ĝin je viglaj koloroj kaj bloveblaj buoj.
 
== Notoj ==
{{referencoj|2}}
 
== Bibliografio ==
* Bedini, Silvano, ''The Pope’s Elephant'', Carcanet Press, 1997, ISBN 1-85754-277-0 (precipe la 5-a ĉapitro, "The Ill-Fated Rhinoceros")
* Clarke, T. H., ''The Rhinoceros from Dürer to Stubbs - 1515-1799'', Sotheby’s Publications, 1986, ISBN 0-85667-322-6 (precipe la 1-a ĉapitro, "The first Lisbon or ’Dürer Rhinoceros’ of 1515")
* Dodgson, Campbell, "The story of Dürer’s Ganda", en FOWLER Alfred éd., The Romance of Fine Prints, Kansas City (The Print Society) 1938.
* Fontoura da Costa, Abel, ''Les déambulations du Rhinocéros de Modofar, Roi de Cambaye, de 1514 à 1516'', Lisbonne (Agencia Geral das Colónias) 1937.
* Lach, Donald F., ''Asia in the Making of Europe'', vol. II, Chicago-Londres (University of Chicago Press) 1970, p.&nbsp;161-168.
* Quammen, David, ''The Boilerplate Rhino: Nature in the Eye of the Beholder'', Scribner, 2000 (en particulier pp.&nbsp;201-209, ''The Boilerplate Rhino''
* Salzgeber, Dieter, ''Albrecht Dürer: Das Rhinozeros'', Rowohlt, Reinbek, 1999, ISBN 978-3-499-20843-0
 
== Eksteraj ligiloj ==
* '''(en)''' [http://www.gutenberg.org/dirs/etext06/8durr10.txt ''Albert Durer''], fare de T. Sturge Moore, el Project Gutenberg
 
{{elstara}}
{{ADLS|2007|41}}
 
{{LigoLeginda|ja}}
 
[[Kategorio:Gravurado]]
[[Kategorio:Famaj bestoj]]
 
{{LigoElstara|ar}}
{{LigoElstara|ca}}
{{LigoElstara|de}}
{{LigoElstara|en}}
{{LigoElstara|es}}
{{LigoElstara|fr}}
{{LigoElstara|he}}
{{LigoElstara|hu}}
{{LigoElstara|nl}}
{{LigoElstara|vi}}