Hadeso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
korektir la forigitan tekston laŭ la franca vikipedio
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 3:
 
 
'''Hadeso''' – helene ᾍδης aŭ Ἅιδης – estis frato de [[Zeŭso]], kiu regis la ĉielon, kaj de [[Pozidono]], kiu regis la maron. Hadeso estis dio de la [[submondo]] aŭ de la [[infero]], sed ne de flamanta puna infero. Li regis la mortintojn, sed laŭ la [[antikvaj grekoj]], la reganto de la morto estis dio [[Tanato]]. Hadeso, sub la formo de [[Plutono (dio)|Plutono]], estis ankaŭ la dio de la riĉeco, ĉar li regis la oron, la arĝenton kaj la gemŝtonojn en la [[tero]]. Lia edzino estis la bela [[Persefona]].
 
Hadeso posedis ankaŭ faman kaskon, kiu la portanton faris nevidebla.
 
 
== Dio ==
En greka mitologio '''Hadeso''' estis la plej aĝa filo de la titano [[Krono (dio)|Krono]] kaj diino [[Rea (diino)|Rea]]. Post naskiĝo de Hadeso, Krono englutis lin, ĉar li timis, ke iu el la filoj senigos lin de regado. Kiam liaj fratoj [[Zeŭso]] kaj [[Pozidono]] post granda batalo liberigis Hadeson, ĉe divido de la mondo al Hadeso apartenis regno de la mortintoj. Hadeso forportis en submondon [[Persefono]]n kaj faris el ŝi sian edzinon kaj kunregantinon super la mondo de la mortintoj. Hadeso ne estis ĉe la dioj favorata kaj ekster sian sidejon li kutime ne foriradis. En aĵojn inter la ĉielo kaj la tero li ne tro miksiĝis, ĉar li sciis, ke ĉiu naskiĝinto foje devas ankaŭ eniri lian domon.
 
El oferaĵaj bestoj li plej multe ŝatis nigrajn ŝafojn, sed mortigante ilin, la oferanto devis rigardi alien. El la arboj estis al li dediĉita cipreso kaj el la floroj narciso. Lia nomo verŝajne origine signifis "nevidebla".
 
== Regno de mortintoj ==
Regnon de mortintoj oni iam ankaŭ nomis laŭ ĝia reganto "hadeso". Ĝi estis kaŝita en interno de la tero kaj lumradioj neniam enpenetris ĝin. Kreis ĝin senkonsola ebenaĵo trans kiu fluis kvin riveroj: [[Stikso]], rivero de la malamo, [[Aĥerono]], rivero de la lamentado, [[Kokito]], rivero de la funebro, [[Piriflegetono]], fajra rivero, [[Leto]], kies akvoj liveras forgeson je ĉiuj teraĵoj. En okcidento onidire estis [[Elizeo|Elizeaj valebenaĵoj]], kie estis animoj de justuloj, ie en profundoj estis [[Tartaro]], kien Zeŭso enĵetadis siajn kontraŭulojn, kaj plie estis tie [[Erebo]], kie Hadeso havis sian palacon kaj kie li regis kun sia edzino [[Persefono]].
 
Vojoj, per kiuj venadis animoj de la mortintoj en Hadesan regnon iris tra obskuraj abismoj de t.n. valo de ombroj. Unu el ili estis ĉe kabo Tainaro en sudo de [[Peloponezo]], aliaj en [[Atiko|atika]] Kolono kaj sub [[Etna]] en [[Sicilio]], plia en fora okcidento kien neniam atingis radioj de la suno. La enirpordegon gardis trikapa hundo [[Cerbero]]. La venintojn ĝi preterlasis iri internen, eksteren ĝi lasis iri neniun.
 
De la pordego la vojo iris al la rivero Aĥerono, kie transveturigadis mortintojn por mono la maljunulo [[Ĥarono]]. Pro tio la grekoj metis al mortintoj sub la langon moneron, por ke ili havu monon por la transveturo. Ĉiu mortinto iris antaŭ la Hadesan tronon, kie sidis juĝistoj, filoj de Zeŭso - [[Minoo]], [[Radamanto]] kaj [[Eako]]. Plejparto de la mortintoj en formo de ombro vagadis sur herbejo kun floroj de asfodelo. Inter ili estis ekzemple ankaŭ [[Aĥilo]].
Linio 53:
[[Kategorio:Postmorto en helena mitologio]]
[[Kategorio:Roluloj de la Iliado]]
 
{{LigoElstara|id}}
{{LigoElstara|pt}}