Falsa Demetrio la 1-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[Dosiero:Dymitr Samozwaniec.jpg|thumb|Pseŭda Demetrio]]
[[Dosiero:Dymitr Samozwaniec Otrepiew.JPG|thumb|left|Eksa monako Grigorij Otrepjev - "imperiestro" de Ruslando]]
'''Falsa Demetrio la 1-a''' (ruse ''Лжедмитрий I'') konata ankaŭ kiel '''Lĵedmitrij (Falsa Dmitrij) la 1-a''' aŭ '''Dmitrij Samozvanec''' (Pseŭda Demetrio) estis caro de [[Rusio]] ekde la [[21-a de junio]] [[1605]] ĝis la [[17-a de majo]] [[1606]], kiu reĝis sub nomo '''Dmitrij Ivanoviĉ''' (ruse Дмитрий Иванович) el [[Rjurik dinastio ]] .
 
== Origino ==
 
Ĉi-persono estas unu el plej misteraj en historio de [[Rusio]], kvankam originon kaj biografion de '''Falsa Demetrio la 1-a''' provis versimile malkovri multaj sciencistoj. Tamen ĉiuj fontoj kaj analoj ne estas tute objektivaj, ĉar kronikistoj ĉefe ne havis propran vidpunkton kaj nur plenumis volon de siaj mastroj kaj enskribis ofte malkorektan informon.
[[Dosiero:Dmitrij church Uglich 9696.jpg|thumb|left|preĝejo "Sur sango" en Ugliĉo situanta sur loko de pereo de carido Demetrio]]
Tial origino de '''Falsa Demetrio la 1-a''' estas malklara ĝis nun. Laŭ oficiala versio li estis juna monako de moskva Ĉudov monakejo, kiu nomiĝis Grigorij Otrepjev. Li elmigris al [[Pollando]], kie prezentis sin kiel saviĝinta ''carido Dmitrij'', lasta filo de caro [[Ivano la Terura]]. Kvazaŭ mortigo de vera naŭjara ''carido Demetrio'' en [[Ugliĉ|Ugliĉo]]o la [[15-an de majo]] [[1591]] ne okazis kaj pereis lia sozio.
 
Kiel pruvo li demonstris la oran, surkorpan krucon apartenintan al la carido. Ankaŭ oni povis vidi kelkajn denaskajn antaŭsignojn de la junulo: survangan verukon, nevuson sur la mano kaj malsaman longecon de ambaŭ brakoj.
Linio 13:
Poloj (reale poloj kaj litovoj, ĉar tiam ekzistis [[Respubliko de Ambaŭ Nacioj]]) akceptis tian identecon kaj promesis lin surtronigi kun plenumo de kelkaj kondiĉoj, inkluzive katolikigon de la rusia loĝantaro.
 
Ekde la [[19-a jarcento]] ekzistas alia versio de origino de '''Falsa Demetrio la 1-a''', kiu havas multajn adeptojn. Laŭ ĝi la knabo reale ne peris en [[Ugliĉ|Ugliĉo]]o kaj sukcesis saviĝi dank’ al Dio. Ja lia patrino, ''Marta'' ekvidinte lin post dek du jaroj tuj rekonis lin kiel propra filo. Tamen iuj sciencistoj dubas kaj asertas, ke ŝi faris tion laŭ sugestoj de tiama potenco.
 
Ĉiuokaze ĉi-persono estis laŭleĝa [[caro]] de [[Ruslando]].
 
== Vivo en Pollando ==
[[Dosiero:Newrew_-_False_Dimitry_I_swearing_Sigismund_III_introduction_of_catholicism_in_Russia.jpg|thumb|Demetrio ĵuras al pola reĝo Sigismondo III Vasa]]
Ekde [[1603]] en [[Pollando]] disvastiĝis onidiroj pri reapero de rusa ''carido Demetrio'' kai baldaŭ ili atingis [[Rusio]]n. Ĝin tiam regis [[Boris Godunov|Boriso Godunov]], kiun multaj oponantoj akuzis je mortigo de lasta filo de [[Ivano la Terura]].
Linio 28:
Samtempe '''Demetrio''' mem kaŝe iĝis katoliko.
 
== Invado en Rusion ==
 
Oktobre de [[1604]] armeo de '''Falsa Demetrio''' invadis en [[Rusio]]n kaj ofte sukcesis. Tamen januare de [[1605]] ĝi fiaskis kaj estis devigita iom retiriĝi.
Linio 38:
Ricevinte apogon kaj konfirmon de nobelaro, klerikaro kaj plebo '''Falsa Demetrio''' venis [[Moskvo]]n kaj la caran rezidejon en [[Kremlo]].
 
== Reĝado ==
 
La [[18-an de julio]] [[1605]] сarino ''Marta'' konfirmis lin kiel ŝia propra, vera filo '''Demetrio'''. La [[30-an de julio]] li estis kronita kiel '''caro Dmitrij Ivanoviĉ'''.
Linio 49:
Dum sia reĝado la caro ofte partoprenis kunsidojn de bojara Dumao (ĝiajn membrojn li titolis "senatanoj"), volonte akceptis petojn kaj apelaciojn de civitanoj, promenis tra [[Moskvo]], kie konversaciis kun metiistoj, komercistoj kaj plebo. Li penis alianciĝi kun Roma [[Romkatolika Eklezio|Papo]] kaj pollanda reĝo, sed fiaskis.
 
== Edziĝo al [[Marina Mniŝek]] ==
[[ImageDosiero:Marina-Mniszech-Russia.jpg|thumb|left|Marina Mniŝek]]
 
[[Marina Mniŝek]] (pole Maryna aŭ Marianna Mniszech, ĉ. 1588 - 1614) estis filino de pola princo Jerzy Mniszech. Ŝin amis '''Falsa Demetrio''' ekde [[1603]] kaj esperis edziĝi, malgraŭ tio, ke ŝi estis vera katolikino kaj ne volis esti ortodoksa kristanino.
 
La [[24-an de aprilo]] [[1606]] ŝi mem kaj ŝia multenombra sekvantaro venis [[Moskvo]]n, kie la caro eldonis grandan monon al ili.
 
La [[8-an de majo]] okazis kronado de la nova carino, kiu ne rifuzis sian katolikecon, geedziĝo kun amasaj ĉeestantoj kaj abunda festeno. Dum kelkaj tagoj ebriaj poloj agadis ne kiel gastoj, sed kiel veraj invadintoj, ĉar ili ofendis eĉ rabis burĝojn, perfortis virinojn ktp.
 
== Popola indigno kaj ribelo ==
 
Tiuj ĉi negativaj eventoj provokis la popolan indignon, kiun krome okazigis vasta malkontento pri nekutimaj manieroj de la caro, kiu razis sian barbon, vestiĝis laŭ pola modo, ne plenumis necesan ortodoksan ritaron. Opozicio, kiun ĝvidis princo [[Bazilo la 4-a Ŝujskij (Rusio)|Vasilij (Bazilo) Ŝujskij]], baldaŭ kolektis armeon kaj atakis [[Kremlo]]n.
 
Komploton kontraŭ '''Falsa Demetrio la 1-a''' krome provokis mortigo de caro [[Fedor Borisoviĉ Godunov|Teodoro la 2-a]] kaj lia patrino ''Maria Godunova''. Malfeliĉa stato de lia fratino ''Ksenia'', kiu perforte iĝis odalisko de '''Demetrio''', same estis kaŭzo de indigno kaj ribelo.
 
== Fino de la regado kaj terura pereo ==
[[Dosiero:Last minutes of False Dmitry.jpg|thumb|Lastaj minutoj de Falsa Demetrio la 1-a]]
Demetrio estis ŝatata, sed regatoj lin ne komprenis, ĉar li ne praktikis lokajn kutimojn: ne havis barbon, ne fastis, ne dormis post matenmanĝoj. Ĉirkaŭ li ĉiam estis multaj eksterlandanoj, ĉefe poloj. Pluraj fiagoj rilate al nobelaro baldaŭ kaŭzis ribelon.
Linio 74:
Krom la caro, oni mortigis 5 mil polojn, ĉefe korteganojn de Demetrio kaj nobelojn.
 
== Sorto de lia edzino [[Marina Mniŝek|Marina]] ==
 
[[Marina Mniŝek|Marina]] feliĉe saviĝis en turmento kaj provis reveni en sian patrujon. Tamen ŝi trafis poste kampadejon de alia aventuraĉulo – ''Falsa Demetrio la 2-a'' kaj edziniĝis al li. En li ŝi kvazaŭ ekkonis sian realan edzon '''Falsan Demetrion la 1-an''', kiu laŭ ŝia supozo ankaŭ saviĝis dum ribelo.
Linio 85:
La malfeliĉa knabo estis pendumita kaj lia patrino estis ekzilita al urbo [[Kolomna|Kolomno]], kie ŝi baldaŭ mortis en la loka fortreso.
 
== Grigorij Otrepjev kaj [[Marina Mniŝek]] en belarto ==
 
Dramojn pri '''Falsa Demetrio la 1-a''' kaj [[Marina Mniŝek]] verkis [[Friedrich Schiller|Schiller]], Sumarokov, [[Puŝkin]], Ĥomjakov. Operojn pri ili komponis [[Modest Petroviĉ Musorgskij|Musorgskij]] kaj [[Antonín Dvořák|Dvořák]]. Siajn verkojn al ili dediĉis [[Rainer Maria Rilke]], Harold Lamb kaj ceteraj verkistoj.
Linio 91:
== Eksteraj ligiloj ==
 
* [http://www.youtube.com/watch?v=3HiEL3qADkU Opero Boris Godunov, sceno de kronado] videodosiero {{ru}}
* [http://www.gutenberg.org/etext/5089 Dramo "Boris Godunov" de Puŝkin] kompleta teksto senpage elŝutebla en la projekto Gutenberg {{en}}
* [http://en.wikipedia.org/wiki/Tsars_of_Russia_family_tree Genealogia arbo de la rusaj caroj] {{en}}
 
{{sinsekvo
Linio 107:
[[Kategorio:Mortintoj en 1606]]
[[Kategorio:Historio de Rusio]]
 
{{LigoElstara|ru}}