Hispanio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
evitdenta vandalismo/Malaprobis la lastan tekstan ŝanĝon (de 178.137.205.97) kaj restarigis revizion 5653648 de KuBOT
Linio 29:
'''Hispanio''', '''Hispanujo''', '''reĝlando Hispanio''' aŭ '''Hispana ŝtato''' ([[hispana lingvo|hispane]] kaj [[galega lingvo|galege]]: España, Reino de España, [[eŭska lingvo|eŭske]]: Espainiako Erresuma, [[Okcitana lingvo|okcitane]]: Reialme d'Espanha, [[kataluna lingvo|katalune]]: Regne d'Espanya), estas suverena kaj sendependa ŝtato kaj membro de [[Eŭropa Unio]]. Ĝi estas [[Demokratio|demokratia]] kaj [[sociala ŝtato]] kies regado estas [[parlamenta monarkio]]. Ĝia teritorio, kun ĉefurbo en [[Madrido]], okupas la plejparton de la [[Iberia Duoninsulo]], al kiu aldoniĝas la [[arkipelago]] de la [[Balearoj]] (ĉe okcidenta [[Mediteraneo]]), la arkipelago de la [[Kanarioj]] (en la nordorienta [[Atlantiko]]), la aŭtonomaj urboj [[Ceŭto]] kaj [[Melilo]] en norda [[Afriko]] kaj aliaj malgrandaj posedaĵoj. La [[enklavo]] [[Llívia]] en la [[Pireneoj]] konsistigas la aron de teritorioj kune kun la [[insulo Alborano]], la [[insuloj Kolumbretoj]] kaj aro de insuloj kaj insuletoj antaŭ ĝia marbordo.
 
Hispanio havas areon de 504.645 [[km²]], kio igas ĝin la kvara plej granda lando de la kontinento, post [[Rusio]], [[Ukrainio]] kaj [[Francio]]. Kun meza alteco de 650 metroj super la [[marnivelo]], ĝi estas la kvina plej montara lando de [[Eŭropo]], post [[Svislando]], [[Aŭstrio]], [[Andoro]] kaj [[Liĥtenŝtejno]]. Ĝi havas 46.745.807 loĝantojn, laŭ datumoj de la municipa registrado de [[2009]].cookbook,,!let's
 
Laŭ la [[Hispana Konstitucio de 1978|hispana konstitucio]], la [[hispana lingvo|kastilia / hispana]] estas la oficiala lingvo de la ŝtato. En [[2006]], ĝi estis la gepatra lingvo de 89% de la hispanoj.<ref>Laŭ [http://ec.europa.eu/public_opinion/archives/ebs/ebs_243_en.pdf Eurobarómetro (24/02/2006)].</ref> Aliaj lingvoj, ankaŭ hispaniaj, estas agnoskataj kiel kunoficialaj en diversaj aŭtonomaj regionoj laŭ la respektivaj leĝoj de aŭtonomio. La konstitucio agnoskas, ke la lingvaj variantoj de Hispanio estas unu el ĝiaj kulturaj heredaĵoj, kiuj devas esti respektataj kaj protektataj.