Edzard Schaper: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2:
 
==Vivo==
Schaper frekventis unue en [[Głogów]] lernejon, ekde 1920 en [[Hanovro]] la Humboldt-gimnazion kiel ankaŭ la muzikkonservatorion. En 1925 li iris al [[Herford]], poste kiel helpreĝisoro kaj aktoro al [[Stuttgart]]. Post la publikigo de la unuaj romanoj (''Der letzte Gast'', 1927; ''Die Bekenntnisse des Försters Patrik Doyle'', 1928) li ricevis la stipendipremion de la Schiller-fondaĵo kaj setlis en 1928 sur la [[danio|dana]] insulo [[Christiansø]] (18 km for de [[Bornholm]]). En 1930 li sekvis al la edzino en ties patrujon en la direkto de de [[Talino]], kie li laboris kiel liberprofesia verkisto en la sama ĝardendomo, kie estis vivinta lia idolo [[Paul Fleming]]. La someron li pasigis ofte en [[Haapsalu]] kaj [[Paldiski]]. En Talino estiĝis la tre ŝatata rakonto ''Die Insel Tütarsaar'' (1934), kiu kune kun la romano ''Die sterbende Kirche'' (1935) estis majstroverko de Schaper.
 
En tiu ĉi vivofazo, kiun li poste taksis la plaj feliĉa de ĉiuj, Schaper flegis kontaktojn kun la [[estonio|estonaj]] verkistoj [[Gustav Suits]] kaj [[Friedebert Tuglas]] kiel ankaŭ kun la urbarkivestro [[Paul Johansen]]. En 1938 li estis eksmembrigita el la porverkista ĉambro de la [[Tria Regno]] ''(Reichsschrifttumskammer)''. Schaper rifuzis partopreni la devigan transloĝigon de la germanlingvaj [[baltoj]] en 1939 kaj estis en 1940 unu el la lastaj okcidentaj homoj kiuj propraokule travivis la okupon de la baltaj ŝtatoj fare de la [[Ruĝa Armeo]]. Tiam li laboris por la [[usona]] novaĵagentejo ''United Press'' kaj fuĝis en la lasta momento al [[Finnlando]]. Ties ŝtatano li estis ekde 1944. Samjare li fuĝis en [[Svedlando]]n kie li laboris kiel tradukisto i.a. ĉe la helporganizo de [[Birger Forell]] por militkaptitoj. En la somero de 1947 li transloĝiĝis en [[Svislando]]n kaj dediĉis sin, helpate de [[Max Wehrli]] kaj [[Carl Helbling]], denove al la verkado.