Malfermi la ĉefan menuon

Ernst-Edzard Hellmuth SCHAPER (naskiĝinta en la 30-a de septembro 1908 en Ostrovo, mortinta en la 29-a de januaro 1984 en Berno) estis germana verkisto kaj tradukisto. Li apartenis al la movado de Renouveau catholique.

VivoRedakti

Schaper frekventis unue en Głogów lernejon, ekde 1920 en Hanovro la Humboldt-gimnazion kiel ankaŭ la muzikkonservatorion. En 1925 li iris al Herford, poste kiel helpreĝisoro kaj aktoro al Stuttgart. Post la publikigo de la unuaj romanoj (Der letzte Gast, 1927; Die Bekenntnisse des Försters Patrik Doyle, 1928) li ricevis la stipendipremion de la Schiller-fondaĵo kaj setlis en 1928 sur la dana insulo Christiansø (18 km for de Bornholm). En 1930 li sekvis al la edzino en ties patrujon en la direkto de de Talino, kie li laboris kiel liberprofesia verkisto en la sama ĝardendomo, kie estis vivinta lia idolo Paul Fleming. La someron li pasigis ofte en Haapsalu kaj Paldiski. En Talino estiĝis la tre ŝatata rakonto Die Insel Tütarsaar (1934), kiu kune kun la romano Die sterbende Kirche (1935) estis majstroverko de Schaper.

En tiu ĉi vivofazo, kiun li poste taksis la plaj feliĉa de ĉiuj, Schaper flegis kontaktojn kun la estonaj verkistoj Gustav Suits kaj Friedebert Tuglas kiel ankaŭ kun la urbarkivestro Paul Johansen. En 1938 li estis eksmembrigita el la porverkista ĉambro de la Tria Regno (Reichsschrifttumskammer). Schaper rifuzis partopreni la devigan transloĝigon de la germanlingvaj baltoj en 1939 kaj estis en 1940 unu el la lastaj okcidentaj homoj kiuj propraokule travivis la okupon de la baltaj ŝtatoj fare de la Ruĝa Armeo. Tiam li laboris por la usona novaĵagentejo United Press kaj fuĝis en la lasta momento al Finnlando. Ties ŝtatano li estis ekde 1944. Samjare li fuĝis en Svedlandon kie li laboris kiel tradukisto i.a. ĉe la helporganizo de Birger Forell por militkaptitoj. En la somero de 1947 li transloĝiĝis en Svislandon kaj dediĉis sin, helpate de Max Wehrli kaj Carl Helbling, denove al la verkado.

En 1950 trovis li novan hejmecon en la Kantono Valezo. Post 1976 li vivis tute retiriĝinte en Berno. Li konvertiĝis en 1951 al katolikismo kaj konsideris sin mem poste en ekumenisma senco kiel la "lastan ortodoksan luteranon". En multaj alvokoj, paroladoj kaj eseoj li strebis ekde 1949 scivolemigi la okcidenteŭropanojn pri la sorto de Baltio.

Karaktero verkaraRedakti

La vera patrujo spirita por Schaper estis la eŭropa nordoriento, transira zono kun multaj translimaj spertoj, tipaj ankaŭ por multaj personoj de lia verkaro. Ankaŭ aliloke liaj herooj - ofte sacerdotoj kaj oficiroj estantaj reprezentantoj de kontraŭaj vidpunktoj - konfrontigitis al radikalaj demandoj pri senco kaj kiao de la homa ekzistado. Landlimoj, fuĝo, arestitado en kontreta kiel ankaŭ en religia sencoj (kp. Stefan Andres) iĝis la ĉefaj temoj. Renkontoj kun la spirito de la Ortodoksa Eklezio ankoraŭ pliprofundigis la tuton.

La ŝatado de la ĉe renomitaj eldonejoj publikigita verkaro interrompitis je la fino de la 1960-a jaroj kiam Schaper haltigis skribadon. 15 jarojn post lia morto la ŝatado revenis, inspirite de diversaj esploradiniciativoj el Estonio kaj Svislando. Oni substrekas nun la ampleksegan terminon de "kulpo" ĉe Schaper ene de konfesia-historia sencopostulo kaj -trovo. Ekster tio la "sekularigo" de diversaj interpretadeseoj de Schaper - kiujn oni iam komprenis nur religie - trovigis al oni novajn aspektojn: ekzemple la "parolado pri la nepriparoleblo" en la ofta motivo de la ĉelo kiel ekzistada vivospaco, loko de vera libereco, arkeo kiu nur post ŝippereo iĝas funkcianta arkeo. La motivo de la landlimo interpretatas kiel onia sperto de limoj dumvivaj ĝenerale. Tiel Schaper aperas kiel pensanto de Ekzistadismo en mondo perteknike fremdigita; eble temas pri unu el la plej malkonata verkisto de la Moderno en Germanlingvio.

Schaper mem tradukis i.a. el la lingvoj finna, sveda, norvega, dana.

HonorojRedakti

  • Dr. h. c. (Fribourg 1961)
  • Fontane-Preis d. Stadt Berlin (1953)
  • Ostdt. Schr.-tumspreis d. Künstlergilde Esslingen (1958)
  • Ostdt. Schr.tumspreis (1962); Charles-Veillon-Preis (1962); Goldene Medaille d. Humboldt-Ges. (1967)
  • Gottfried-Keller-Preis (1967)
  • Goldenes Ehrenzeichen d. Estn. Nat.fonds (Stockholm 1968)
  • Konrad-Adenauer-Preis d. Dtld.stiftung (1969)
  • Ehrenbürger d. Stadt Brig (1961)
  • Gr. BVK (1978); Simon-Dach-Medaille d. Albertinum (Göttingen 1978)
  • Mitgl. d. Schweizer. PEN-Zentrums u. d. Dt. Ak. f. Sprache u. Dichtung

Aliaj verkojRedakti

  • Die Arche, d. Schiffbruch erlitt, 1935
  • Das Leben Jesu neu erzählt, 1936
  • Der Henker, 1940
  • Der letzte Advent, 1949
  • Die Freiheit d. Gefangenen, 1950
  • Untergang u. Verwandlung, Betrachtungen u. Reden, 1952
  • Der Gouverneur, 1954
  • Bürger in Zeit u. Ewigkeit, 1956
  • Paul Fleming, Kein Landsmann sang mir gleich, 1959
  • Der vierte Kg., 1961
  • Die Gesch. e. Bären, d. Oskar hieß, 1962
  • Sperlingsschlacht, 1972
  • Degenhall, 1975
  • Die Reise unter d. Abendstern, 1976;
  • Geschichten aus vielen Leben, Sämtl. Erzz., 1977
  • Die Freiheit des Gefangenen, Die Macht der Ohnmächtigen (1950/51)
  • Am Abend d. Zeit, 1983; Grenzlinien, Ein Lesebuch, hg. v. M. Wörther, 1987

Eksteraj ligilojRedakti