Friedebert TUGLAS (naskiĝis la 2-an de marto 1886 en Ahja; mortis la 15-an de aprilo 1971 en Talino) estis estona verkisto, kritikisto, tradukisto kaj literatursciencisto.

Friedebert Tuglas
Friedebert Tuglas en 1910
Friedebert Tuglas en 1910
Persona informo
Naskonomo Friedebert Mihkelson
Naskiĝo 2-an de marto 1886 (1886-03-02)
en Gubernio Livonio
Morto 15-an de aprilo 1971 (1971-04-15) (85-jaraĝa)
en Talino
Tombo Metsakalmistu Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj estonafinna
Ŝtataneco Rusia Imperio
Estonio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Hugo Treffner Gymnasium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Elo Tuglas (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo tradukisto
literaturhistoriisto
ĵurnalisto
literaturkritikisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Felix Ormusson
Little Illimar
Popi kaj Huhuu
vdr

Friedebert Tuglas estis filo de lignaĵisto kaj lernis en Tartu. Li estis socialdemokrato kaj partoprenis la malsukcesan rusian revolucion de 1905. De 1906 ĝis 1917 li vivis en ekzilo, precipe en Finnlando, Germanio kaj Parizo. Poste li revenis al Estonio.

Tuglas fariĝis unu el la plej gravaj literaturistoj de Estonio. Li estis membro de la grupo "Juna Estonio" (Noor-Eesti, fondita en 1905). Stile liaj du romanoj (Felix Ormusson 1915 kaj Väike Illimar 1937) kaj multaj noveloj estas miksaĵo de realismo kaj romantikismo. Krome li verkis ampleksajn vojaĝpriskribojn (pri Hispanio, norda Afriko, Norvegio), literaturajn kritikojn kaj priskribojn.

Tuglas eldonis plurajn estonajn literaturajn revuojn, nome Odamees, Ilo kaj Tarapita. En 1922 li fariĝis la unua prezidanto de Estona Verkisto-Asocio.

La edzino de Friedebert Tuglas estis Elo Tuglas. En Talino troviĝas Friedebert-Tuglas-muzeo, literatura centro.

En Esperanto aperis

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti