Stefan ANDRES (naskiĝinta en la 26-a de junio 1906 en Trittenheim-Dhrönchen, mortinta en la 29-a de junio 1970 en Romo) estis germana verkisto apartenanta al la movado de Renouveau catholique. Pro siaj realismaj prozaĵoj kaj lirikaĵoj li nombriĝas inter la plej gravaj reprezentantoj de la konservisma germanlingva literaturo.

Stefan Andres
Memorigtabulo por Andres en Schweich
Memorigtabulo por Andres en Schweich
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1906 (1906-06-26)
en Trittenheim
Morto 29-an de junio 1970 (1970-06-29) (64-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de KolonjoFriedrich-Schiller-Universitato JenaHumboldt-Universitato en Berlino vd
Subskribo Stefan Andres
Memorigilo Stefan Andres
Profesio
Alia nomo Octavio Kant • Octavio Scott vd
Okupo verkisto • poeto • aŭtobiografo • dramaturgo • romanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Originante el infanriĉa familio Andres pasigis la junajn jarojn en mozellanda katolika medio kaj frekventis lernejojn preparontajn al la profesio de romkatolika pastreco. En 1928 Andres forlasis la novicadon ĉe la kapucenoj en Krefeld por studi germanistikon, arthistorion kaj filozofion en Kolonjo, Jena kaj Berlino. Ĝis la 1935-a jaro Andres deĵoris por la radistacio Reichssender Köln; en 1937 li kaj lia duonjuda edzino kiel ankaŭ la aliaj familianoj sukcesis transloĝiĝi en Italujon, kie ili sub malfacilaj kondiĉoj vivis ĝis la fino de la Dua mondmilito en Positano kaj Salerno. Post 1950 Andres vivis en Unkel, ekde 1961 en Romo.

Graveco redakti

Andres taksatas majstro de la etprozo, danke al liaj realismaj, parte en dialekto skribitaj noveloj kaj rakontoj, kiel Das Märchen im Liebfrauendom (1928), Vom heiligen Pfäfflein Domenico (1936) aŭ Moselländische Novellen (1937). En la du unuaj, aŭtobiografie influitaj artistoromanoj Bruder Luzifer (1933) kaj Eberhard im Kontrapunkt (1933) respeguliĝas ankaŭ lia propra identeckonflikto inter devo kaj inklino, ordena vivo kaj sekularaj ĝojoj. En multaj pli malfruaj romanoj Andres brilas kiel babilema desegnanto de homaj destinoj antaŭ la fono de kristana mondordo respektive de la neŝanĝeblaj instinktoj kaj impulsoj de la naturo, kp. Der Mann von Asteri (1939) aŭ Der gefrorene Dionysos (1943; en 1951 reeldonita sub la titolo Die Liebesschaukel).

Liaj noveloj El Greco malt den Großinquisitor (1936) kaj Wir sind Utopia (1942) estas modeldonaj ekzemploj de interna ekzilo. La post 1945 verkitaj skribaĵoj estas pro siaj religie motivigita kritikado de totalismaj sistemoj kaj pro la rememorigo al tradiciaj valoroj esprimilo de tiutempe iel moda restaŭrismo. Ekzemplo por tio ĉi estas la trilogio romana Die Sintflut (Das Tier aus der Tiefe - 1949, Die Arche - 1951, Der graue Regenbogen - 1959). Pri la infanaj kaj adoleskaj jaroj Andres reportis en la furorromano Der Knabe im Brunnen (1953). Jenas aliaj verkoj de Andres: la poemantologioj Die Löwenkanzel (1933) kaj Der Granatapfel (1950), la dramoj Tanz durchs Labyrinth (1948) kaj Sperrzonen (1957).

Fonto redakti

Fischer, Cornelia. "Andres, Stefan", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 [DVD].

Eksteraj ligiloj redakti