Elektroakustika muziko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Elektroakustika muziko''' estas termino por [[Nova Muziko]], kiu utiligas metodojn de elektronika sonproduktado aŭ estis elektronike transformita. La termino prezentas arnomon de diversaj muzikaj konceptoj, kiu dum la paso de kontinua kompozicia evoluo kaj malsama estetika diferencigo tutmonde disvastiĝis kaj establiĝis. Al la muzikaj konceptoj apartenas inter aliaj la [[Konkreta Muziko]] kaj la elektronika muziko de la [[Kolonjo|Kolonja]] Skolo.
== Termina deveno ==
La termino "elektroakustika muziko" ekestis en la [[1950-aj]] jaroj por muziko reproduktata per laŭtparolilo, male al [[instrumenta muziko|instrumenta]] aŭ [[kanta muziko]]. [[Iannis Xenakis]] nomis tiun ĉi muzikon lige kun siaj sonbendokomponaĵoj komence ''musique electro-magnetique'', preferante tiel la specifan sonregistrilon sonbendo. Pierre Henry metis en 1956 la terminon ''musique electro-acoustique'' al diskuto, por akcenti la rolon de la elektronika sontransformado kaj aparata muzika prilaborado. Tiun ĉi terminon ekprenis komence de la [[1960-aj]] jaroj Antoine Golea kaj [[Olivier Messiaen]]. Pro la komuna bazo – uzo de elektronikaj aparatoj kaj la registrado sur sonbendo – la termino unuigis komence la [[elektronika muziko|elektronikan muzikon]] kaj la [[Konkreta muziko|Konkretan Muzikon]]. Ekde la [[1970-aj]] jaroj tamen, konsidere la realtempan elektronikan muzikon estas pridisputata, ĉu muziko de ĉia sontransformado ankaŭ estas elektroakustika muziko. Unuflanke estas muziko, kiu utiligas procedojn de elektronika sonproduktado, kaj aliaflanke ne plu estas muziko, kiu estas kompilata kaj komponata en sonregistrejo kaj finfine celas sonbendon, kiu fiksas la verkon. En 1974 ekestis kiel kroma ideo tiu de la [[akusmatiko]].
La termina uzado parte okazas samsignife kun la termino de [[elektronika muziko]], kiu tamen en ĝenerala lingvouzo establiĝis kiel ĝenronomo ene de la [[popularmuziko]].
 
==Famaj komponistoj==
*[[Bernard Parmegiani]]