J. B. de Mello e Souza: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ŝablono {{EdE}} anstataŭ nura kategorio
Nova paĝo kun ''''João Baptista Mello e Souza''' (Queluz, 28-a de majo 1888 — Rio-de-Ĵanejro, 24-a de aprilo 1969) estis unu el la pioniroj de Esperanto en Brazilo. Li diplomiĝis p...'
Linio 1:
'''João Baptista Mello e Souza''' (Queluz, 28-a de majo 1888 — [[Rio-de-Ĵanejro]], 24-a de aprilo 1969) estis unu el la pioniroj de Esperanto en [[Brazilo]]. Li diplomiĝis pri Juro kaj estis fama oratoro, verkisto, poeto kaj tradukanto de brazilaj poeziaĵoj en Esperanto. Li faris sennombrajn prelegojn pri Esperanto. Li estis en 1909 membro de la Estraro de [[Brazila Esperanto-Ligo]] (1a Sekretario) kaj redaktoro de “[[Brazila Esperantisto]]”, en kiu li aperigis diversajn poemojn kaj artikolojn.
[[Enciklopedio de Esperanto - M|EdE-M]]
Li estis membro kaj Prezidanto, dum multaj jaroj, de “Brazila Klubo de Esperanto”. De la 14-a ĝis la 20-a de aŭgusto 1910, li estis en la VI Internacia Kongreso de Esperanto, en [[Vaŝingtono]], kiel oficiala reprezentanto de la Brazila Registaro kaj de [[Brazila Esperanto-Ligo|BEL]]. Je la 17a de aŭgusto, sub la prezidanteco de D-ro Zamenhof, estis disdonitaj la premiojn al la gajnintoj de la 2-a Kongresa Literatura Konkurso. La 1-a premio por poezio estis aljuĝita al J.B. Mello e Souza (kun 21 jaroj), pro lia poezio: “La Universala Frateco”. Li estis unu el la malmultaj brazilanoj, kiuj konis persone kaj interparolis kun D-ro Zamenhof.
'''João Batista de MELO e SOUSA''' [melŭj soŭza], brazilano, d-ro, prof. de [[historio]] ĉe Lernejo Pedro II, kie li instruas ankaŭ Esperanton. Iama ĝenerala sekretario de [[Brazila Ligo Esperantista]], kursgvidanto, reprezentis la registaron ĉe la 6-a [[UK]], kie li ricevis la unuan premion ĉe poezia konkurso. Publikigis plurajn prozaĵojn kaj versaĵojn. Li estis ano de organiza komisiono de [[10-a BKE|10-a Brazila Kongreso de Esperanto]] en [[1945]].
Frato de fama verkisto [[Malba Tahan]], allogis sian fraton al [[Esperanto]].
 
Mello e Souza reprezentis [[Brazila Esperanto-Ligo|BEL]] en la 37a [[Universala Kongreso de Esperanto]] en [[Oslo]] - [[Norvegio]], en 1952. Li estis profesoro pri Historio de Ameriko kaj pri la [[portugala lingvo]]. Li estis Direktoro de Colégio Pedro II (suda sekcio). Li instruis ankaŭ ĉe Universitato de Ŝtato Guanabaro, Fakultato de Filozofio Sankta Ursolino kaj ĉe Lernejo Mello e Souza, kiun li fondis kaj direktoris.
[[Kategorio:Brazilaj esperantistoj|MELO e SOUSA, João Batista de]]
 
{{EdE|M}}
Multfoje oni konfuzis lin kun lia frato, la profesoro pri matematiko kaj fama verkisto Júlio César Mello e Souza ([[Malba Tahan]]), kiu estis ankaŭ esperantisto kaj ŝatata preleganto pri Esperanto.
 
J. B. Mello e Souza estis entuziasma skoltestro kaj prezidis la “Brazilan Federacion de Skoltistoj”. Li estis fakdelegito pri [[skoltismo]]. De 1906 ĝis 1825, li laboris ĉe Ministerio de Internaj Aferoj kaj Justeco kaj uzis sian prestiĝon por ke [[Brazilo]] estu reprezentata en diversaj E-Kongresoj. Li estis membro de Beletristika Akademio de [[Rio-de-Ĵanejro]], kaj de Brazila Societo de Geografio. Kiel redaktoro de la grava ĵurnalo “''O Imparcial''”, li uzis la pseudonimon “J. Meluza”. Li estis poeto kaj romanisto kaj aŭtoro de libroj por infanoj. Li lasis vastan verkaron pri historio kaj pri siaj rememoroj.
 
==== '''Fonto''' ====
* Alberto Flores, ĉe numero 138 de ''Komunikoj'', periodaĵo de la [[eldonejo Lorenz|''eldonejo Lorenz'']]''.''
 
[[Kategorio:Brazilaj esperantistoj|MELO e SOUSA, João Batista de]]