Justus von Liebig: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e {{Informkesto verkisto}} -> {{Informkesto sciencisto}}, ĉar ĝi estas pli konvena por kemiisto
Linio 16:
 
[[Dosiero:Justus von Liebig 2.jpg|thumb|left|160px|<center>Liebig en malfrua aĝo]]
Dum oktobro [[1819]] li en la [[universitato de Bonn]] komencis studi kemion. Profesoroj ekaprezis lian talenton kaj li dungiĝis kiel asistanto en universitata laboratorio. Kiam lia ĉefa profesoro ricevis novan postenon en la [[Universitato de Erlangen-Nurenbergo|Universitato de Erlangen]], Justus Liebis sekvis lin kaj en [[Erlangen]] doktoriĝis. Dum maro [[1822]] li partoprenis en demonstracioj de demokratiemaj studentoj kaj sekve estis serĉata de la loka polico, tiel ke li devis fuĝi hejmen al [[Darmstadt]]. Lia profesoro en Erlangen poste atingis, ke la grandduko de Darmstadt atribuis al Justus Liebig [[stipendio]]n, kiu ebligis pluan studadon en la universitato [[SorbonneSorbono]] de [[Parizo]]. Ĉi-tie li konatiĝis kun la siatempe plej progresemaj profesoroj pri kemio.
 
Pro subteno de la natursciencisto [[Alexander von Humboldt]], Justus Liebig en aĝo de nur 21 jaroj dum majo 1824 iĝis eksterordinara profesoro ĉe la [[universitato de Gießen]]; jaron poste li iĝis ordinara profesoro. Malgraŭ minimuma salajro kaj la neceso mem aĉeti multajn materialojn por eksperimentoj, liaj interesaj instrumetodoj rapide igis lin tre populara profesoro. Por mildigi la privatajn financajn problemojn, Justus Liebig de 1827 ĝis 1833 kune kun tri aliaj profesoroj pri kemio vivtenis privatan instituton, kiu edukis apoteko-helpistojn. Pro lia kreskanta renomo, iom post iom studentoj el pluraj ŝtatoj (inter ili 84 angloj kaj 18 usonanoj) aliĝis al la [[universitato de Gießen]], por aŭdi liajn prelegojn pri kemio kaj [[farmacio]]. Dum [[1845]] li pro siaj meritoj estis nobeligita. (Ekde tiam li portis la titolon ''Freiherr'' ([[barono]]) kaj la vorteton ''von'' en sia nomo.)