Ordeno de germanaj kavaliroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
kontroli -> regi
Linio 1:
[[Dosiero:Den tyske ordens skjold.jpg|eta|Blazono de la Germana Ordeno]]
La '''Ordeno de Germanaj Kavaliroj''' ([[Germana lingvo|germane]]: ''Deutscher Ritterorden'') estas unu el la [[kristanismo|kristanaj]] [[kavalira ordeno|kavaliraj ordenoj]], kiuj estiĝis dum la [[12-a jarcento]] en la teritorio de la tiutempe mallonge ekzistanta kristana [[Jerusalema reĝlando]]. Ĝia memdifino estis ''"protekti la interesojn de la [[kristanismo]] per militaj rimedoj"'', komence en la ĵus konkerita Jerusalema reĝlando. Tamen ne temis pri [[teologio]], sed nur pri kristanismaj [[simbolo]]j: baze la ordeno estis firma alianco de [[militisto]]j, kiu celis konkeri kaj kontroliregi plejeble grandan teritorion. Dum postaj jarcentoj la ordeno provis realigi tiun celon precipe en nordorienta [[Eŭropo]], dumtempe tre sukcese.
 
La ordeno konatas ankaŭ sub la pli mallonga nomo '''Germana Ordeno''' aŭ '''Teŭtona Ordeno'''<ref>[http://vortaro.net/#te%C5%ADtono Difino de ''Teŭtono'' en PIV]</ref> ([[Germana lingvo|germane]]: ''Deutscher Orden'', [[Latina lingvo|latine]]: ''Ordo Teutonicus''), en la [[Litova lingvo|litova]] ĝi nomiĝas ''Kryžiuočių Ordinas'' (Ordeno de la Kruc-kavaliroj) kaj en la [[Pola lingvo|pola]] ''Zakon Krzyżacki'' (Ordeno de la Kruc-portantoj), pli formale en la [[Latina lingvo|latina]] ĝi titoliĝas ''Ordo Domus Sanctæ Mariæ Theutonicorum Ierosolimitanorum'' (Ordeno de la Domo de Sankta Maria de la Germanoj en Jerusalemo), sed la oficiala plena titolo estas ''Brüder vom Deutschen Haus St. Mariens in Jerusalem'' ('''Fratoj de la Germana Domo de Sankta Maria en Jerusalemo'''). Ĝiaj anoj rekoneblis pro blankaj manteloj kun nigra kruco.