Mi permesis al mi publikigi tiun sinprezenton kiun Fred sendis al mi private, ĉar mi opinias ke helpos al la tuta vikipediistaro ekkoni kiu Fred estas. Mi persone deziras bonvenon al Fred kaj deziras ke ĉiuj bonvenigos lin kaj lian kunlaboremon. Arno Lagrange 10:44, 2. Nov 2003 (UTC)

Jes. Bonvenon, Fred! Mi ne intencis kaŭzi tiom da malbonhumoro kiam mi translokigis vian artikolon pri Sherman/Ŝermano, mi nur celis kongruigi ĝin al nia titolnoma regularo. Certe pluraj nomoj estas eblaj, vidu nun je Ŝermano kaj Ŝermano (Teksaso)! Mi provos esti pli zorga klarigi kion mi faras antaŭ ol ŝanĝi titolojn estontece. Dankon pro via atentigo, kaj ĉion bonan en la Vikipedio! Bab 09:05, 3. Nov 2003 (UTC)
Bab, mi ankau ne volis kauzi problemojn. Vikipedio estas bonega ideo. Mi devas esti zorga plibonigi ĝin. La kopirajtaj aferoj estas gravaj. Kaj kiel mi antaue diris ĝi estas bona loko por scienco en Esperanto. Fred 22:55 16 Nov 2003 UTC


Mi estis enmetonta "Kontribuoj de F3Meyer kaj de Fred Meyer III" sed mi konstatis ke ne estas kontribuoj sub la salutnomo Fred Meyer III. Tamen estas kontribuoj antaŭ ensalutado sub IP 4.64.80.53.

Sekve vi povas aldoni :


Arno Lagrange 07:43, 18. Nov 2003 (UTC)

Ĉar mi ne scias kiel kontakti vin private, mi metas mian mesaĝon ĉi tie: Mi nun estas tradukantan unu elinter la bonegaj kaj allogaj sciencaj bildstrioj de Jean-Pierre Petit (http://lanturluland.free.fr/lanturluland/francais/index.htm), ĉar li deziregas ke siaj bildstriaj libroj estu tradukitaj al kiel eble plej da lingvoj, kaj mi opiniis, ke esperantigi unun estus bonega kaj por la bilstria libro kaj por Esperanto! Kiam mi legas vian memprezenton, mi pensas, ke eble la traduko en Esperanto de kelkaj el tiuj bildstrioj estus afero, kiu povus allogi vin. Mi lasas tion je via takso. Sed se mi skribas nun, estas ĉar mi ŝatus, ke mia unualanĉa esperantigo estu relegita de iu sciencisto, ke estu eventuela reviziita la faka terminaro. Ĉu vi konsentus helpi min? Mi ne povas enmeti ĉi tie mian tekston, nek la PDF dosiero de la originala. Do mi atendas vian respondon en mia leterkesto: roland.platteau@wanadoo.fr Dankon por la scienco kaj por Esperanto! (kaj iomete por mi ankaŭ!) (Eliott)

Saluton redakti

Mi ĵus plibonigetis la artikolon Kanelonoj alinominte ĝin. Se vi volas aldoni nomon kanelonio, kiu cetere restis kiel alidirektilo, oni povas proponi kun referenco. Se vi ion ne komprenas aŭ volas helpon, diru.--Seminario (diskuto) 09:06, 6 apr. 2017 (UTC)Reply

 

You have been a medical translators within Wikipedia. We have recently relaunched our efforts and invite you to join the new process. Let me know if you have questions. Best Doc James (talk · contribs · email) 12:34, 13 August 2023 (UTC)