Kanelonoj

cilindra, tuba formo de pastaĵo aŭ nudelo

La kanelonoj[1], antaŭe en Esperanto kanelonioj[2][3][4] (itale Cannelloni, laŭlitere «grandaj kanoj») estas cilindra, tuba formo de pastaĵonudelo kutime prezentita kiel bakaĵo farĉita kaj kovrita per saŭco en itala kuirarto. Iaj specoj de kanelonoj vendiĝas sekigitaj kaj devas esti bolitaj antaŭ uzo. Oftaj farĉaĵoj inkludas spinacon, rikotan fromaĝon, kaj hakitan viandon. Vegetaĵaj farĉaĵoj estas ankaŭ uzataj. La proksimumaj dimensioj estas 8 cm ĝis 10 cm longe, 2 cm ĝis 3 cm diametre, kun mura dikeco de 1 mm.

Kanelono
Kanelonoj je la kataluna.

Referencoj redakti

  1. La unulingva vortaro Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto en sia lasta presita eldono de 2020 enkondukas la formon "kanelonoj",
  2. tamen la unua eldono de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto el 1970, en paĝo 477 dekstra kolumno, uzas la ortografion "kanelonioj".
  3. Konsekvence, la Grand Dictionnaire Français-Espéranto de 1992 de Jacques Le Puil kaj Jean-Pierre Danvy ankaŭ listigas la vorton je la literumo "kanelonioj", sur p. 133 dekstra kolumno.
  4. Kaj Clara de Hess: Kiel kuiri sen viando, same listigas recepton sub la esperantlingva titolo "kanelonioj".