'''Antanas Račas''' (naskiĝis la {{daton|28-an de aǔgusto, |aŭgusto|1940}}, mortis la {{daton|9-an de |februaro, |2014}}). En 1962-1967 studis germanistikon en [[Universitato de Vilnius|Universitato de Vilnius]]. Instruis germanan lingvon en mezlernejoj de distriktoj [[Zarasai]], [[Jurbarkas]], [[Kelmė]]. En [[1988]] komencis aktivan politikan agadon. En 1990-1992 kaj en 1996-2001 estis parlamentano de Litovio. Dum studjaroj li ellernis ankaǔ Esperanton. Estante parlamentano li multfoje helpis al [[Litova Esperanto-Asocio]] solvi diversajn demandojn. En [[1996]] li kune kun aliaj parlamentanoj- esperantistoj Vytenis ANDRIUKAITIS kaj Mečislovas TREINYS en parlamentejo en Vilnius akceptis prezidanton de [[Universala Esperanto-Asocio]] prof. d-ro LEE CHONG-YEONG.