Ligo de Nacioj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Laŭ Enciklopedio de Esperanto: Alineoj laŭ enhavo-partoj
Linio 24:
== Ligo de Nacioj kaj Esperanto ==

Okazis pluraj provoj ĉe Ligo de Nacioj atingi subtenon por Esperanto; ĉefa aktivulo estis [[Edmond Privat]], tiutempe honora jura konsilisto de la persa ĉefdelegito ĉe la Ligo, Princo Arfa; poste Privat estis vicdelegito de Persio ĉe la Ligo. La 9-an de decembro 1920 dek unu delegitoj prezentis al la Asembleo projekton de Rezolucio:
Peticion, kiun [[Brazila Ligo-Esperantisto]] sendis 10-a de aŭgusto 1921 al la Ligo de Nacioj, subskribis pli ol 200 kleraj homoj en [[Rio-de-Ĵanejro]].

{{Citaĵo
|teksto = La Ligo de Nacioj konscia pri la lingvaj malfacilaĵoj (...)

sekvas kun intereso la eksperimentojn rilate oficialan instruadon de la Internacia Lingvo Esperanto en la publikaj lernejoj de kelkaj el la membroj de la Ligo;

esperas, ke tiu instruado fariĝos pli ĝenerala en la tuta mondo, tiel ke la infanoj de ĉiuj landoj povus scii almenaŭ du lingvojn: sian gepatran kaj facilan rimedon por internacia komunikado; (kaj)

petas la Ĝeneralan Sekretarion prepari por la sekva Asembleo raporton pri la rezultoj atingitaj en tiu ĉi rilato.
|aŭtoro =
|verko = League of Nations, Assembly Document 253, 17 December 1920; 20/48/194; cit. laŭ la traduko en [[Enciklopedio de Esperanto]], p. 749
|origina teksto =

La proponon ekzamenis la Dua Komitato de la Ligo; ĝi iom reduktis la tekston, sed lasis en sia fina propono al la Asembleo ekz. ke la Ligo de Nacioj "rekomendas al la Ĝenerala Sekretario prepari por la sekva Asembleo raporton pri la rezultoj atingitaj en tiu ĉi rilato." La Asembleo tamen tuj sendiskute prokrastis la diskuton; ne okazis voĉdono pri la komitata propono.

La diskutoj ĉe la Ligo ricevis ankaŭ subtenon de ekstere - ekz. per peticio subskribita de pli ol 200 kleraj homoj en [[Rio-de-Ĵanejro]], kiun [[Brazila Ligo-Esperantisto]] sendis la 10-a de aŭgusto 1921 al la Ligo de Nacioj.

La 9-an de sept. 1921 por la Dua Asembleo de la Ligo la propono de 1920 estis idente renovigita kaj prezentita de la delegitoj de Sudafriko, Rumanio, Persio, Belgio, Ĉeĥoslovakio, Kolombio, Ĉinio, Finnlando, Albanio, Japanio, Venezuelo kaj Hindio (kaj kun rezervo rilate la rajtojn de la franca ankaŭ de la pola delegito). La Dua Asembleo akceptis la konkludojn de la Dua Komitato de la Ligo (kiuj estis prokrastitaj unu jaron antaŭe). Krome la Dua Asembleo instrukciis la Sekretariaton entrepreni la proponitan enketon. Aldone la demando pri instruado de Esperanto en la lernejoj estis metita en la tagordon de la Tria Asembleo (ĉiuj decidoj en rezolucio de la 15-a de sept. 1921).

La Sekretariato sekve dissendis demandarojn interalie al la Ŝtatoj-Membroj de la Ligo. La fina raporto, kiun kreis ĉefe [[Nitobe Inazo]], publikiĝis la 28-an de junio 1922. Dum la Tria Asembleo, en aŭtuno 1922, la Kvina Komitato okupiĝis pri la temo. Post diskuto la Komitato atingis kompromison - la plej granda parto de la Sekretariata Raporto estis akceptita, la lerneja demando iru al la Komisiono pri Intelekta Kunlaborado. La Tria Asembleo akceptis la 21-an de sept. 1922:

{{Citaĵo
|teksto = 1. Ke la Raporto de la Sekretariato pri Esperanto kiel Helpa Internacia LIngvo estu adoptita, sed kun sekvaj amendoj:

(a) Ke la korektoj komunikitaj de la Brita Delegacio estu faritaj kaj ke Ĉapitro V de la Raporto estu ellasita.

(b) Ke al la Raporto estu aldonita anekso konsistanta el la tuta mallonga kaj senpartieca Raporto de la Pariza Komerca Ĉambro de la 9-a de februaro 1921, el kiu nur kelkaj partoj estas cititaj.

(c) Ke la rezolucioj akceptitaj de la Komitato estu aldonitaj al la Raporto.

2. Ke la demandoj rilatantaj al instruado de Esperanto estu transdonitaj al la Komisiono pri Intelekta Kunlaborado, por ke tiu Komisiono povu doni sian opinion pri la diversaj aspektoj de la problemo de helpa internacia lingvo.
|aŭtoro =
|verko = [https://onedrive.live.com/view.aspx?cid=af884bd52a402f98&page=view&resid=AF884BD52A402F98!13589&parId=AF884BD52A402F98!7695&app=WordPdf&wacqt=undefined Société des Nations. L'ESPERANTO comme langue aŭiliaire internationale.] Rapport du Secrétariat Général adoptée par la troisième Assemblée de la Société des Nations, p. 24. Traduko en [[Enciklopedio de Esperanto]], p. 755
|origina teksto =

La Komisiono pri Intelekta Kunlaborado traktis la demandon la 31-an de julio kaj 1-an de aŭgusto 1923. Por Esperanto engaĝiĝis la inĝeniero [[Leonardo Torres Quevedo]]. La Komisiono fine decidis ''ne'' studi la demandon pri instruado de Esperanto en la lernejoj nek rekomendi "artefaritan" lingvon al la atento de la Ligo (kun ses voĉoj, unu kontraŭa, tri sindetenoj)<ref>[[Esperanto en perspektivo]], p. 757</ref>. Tiel tiu parto de la origina propono malsukcesis.

Ĉe la Ligo estis [[Edmond Privat]] la ĉefa Esperanto-lobiisto, kiu atingis almenaŭ ke la vicsekretario [[Nitobe Inazo]] verkis sufiĉe favoran raporton pri la stato de Esperanto (1922), estis historia ŝanco por ke Esperanto iĝus laborlingvo de tiu organizo, sed la franca delegito plej draste oponis tiun projekton, kaj ĝi fiaskis.

Ankaŭ estas menciinda la inĝeniero [[Leonardo Torres Quevedo]], membro de la Komisiono por Intelekta kooperado (antaŭulo de la [[Unesko]]), kiu proponis la unuan rezolucion favoran al la konsiderado de la internacia lingvo, ankaŭ sensukcese.

=== Laŭ Enciklopedio de Esperanto ===