Trezoro de Erfurto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj |
|||
Linio 1:
[[
La '''trezoro de Erfurto''' estas valoraĵo, kiun [[juda]] bankisto kaj monŝanĝisto kaŝis pro timo de elrabo dum la persekutado de la judoj en 1349. En 1998 konstrulaboristoj hazarde malkaŝis la [[trezoro]]n en la ĉefurbo de [[Turingujo]]. La trovaĵo estas laŭ amplekso kaj ankaŭ laŭ konservostato tutmonde unika. Tial la urba administracio klopodas ĝian registrigon kune kun la [[malnova sinagogo de Erfurto|malnova sinagogo]] (la plej malnova ankoraŭ konserviĝinta en Eŭropo) kaj la [[mezepoka mikveo de Erfurto|mezepoka mikveo]] en la liston de la [[monda heredaĵo de Unesko]]. Post kelkaj tutmondaj ekspozicioj la trezoro konserviĝas en la [[Sinagogo malnova de Erfurto]].
== Historio: deveno kaj trovo ==
En 1998 okazis
Posedinto estis laŭ esploroj la bonhava [[judismo|juda]] monpruntisto kaj bankisto Kalman de [[Wiehe]], kiu kaŝis siajn valoraĵojn dum la persekutado de judoj dum la pesto de [[1349]] pro timo de elrabiĝo. Li tamen ne transvivis la perforton kaj persekutadon, kiu okazis la 21-an de marto en Erfurto.
== Trovaĵoj ==
[[
La trezoro havas tutan pezon da 28 kilogramoj. Ĝi konsistas els 3141 [[arĝento]]moneroj, 14 [[ingoto|arĝentobrikoj]] diversgrandaj, arĝentvazaro – konsista el ok vazoj, kruĉo kaj trinkpelvo – same kiel pli ol 700 unuopaĵoj da [[Gotika arto|gotika]] [[oraĵisto|oraĵista]] kaj arĝentaĵista arto, kiuj parte estas surmetitaj per gemoj. El ĉi-lasta grupo aparte elstarigendaj estas ok [[broĉo]]j diversgrandaj kaj -formaj kun parte abunda gemosurmetaĵo same kiel sep ringoj el oro kaj arĝento. La laŭnombre plej grandan parton konsistigas zonopartoj kaj borderaĵo.
Brilaĵo de la trezoro estas treege [[Filigrano (artmetio)|filigrane]] kaj arte verkita geedziĝoringo, en kiun oni gravuris en [[hebrea lingvo]] la vortojn ''masel tov'' ([[esperanto]]: ''multan sukceson'' aŭ ''multan feliĉon/bonŝancon'').
== Ekspozicioj ==
[[
Kadre de pluraj ekspozicioj en eksterlando la trezoro allogis tutmondan atenton. Inter aprilo kaj septembro de 2007 kelkaj eroj ĝiaj estis inter alie prezentataj kun la trezoro de [[Kolmaro]] je la ekspozicio „Trezoroj de la Nigra Pesto“ en la [[pariza]] [[Nacia Muzeo pri la Mezepoko de Parizo|Nacia Muzeo pri la Mezepoko]]. En [[Novjorko]] muzeo de la [[Universitato Jeŝiva]] dediĉis al la grava trovaĵo el [[Germanujo]] apartan ekspozicion inter septembro de 2008 ĝis januaro de 2009, tuj poste sekvis prezentado en [[Londono]] kaj poste en la [[Diaspora Muzeo]] je [[Tel-Avivo]]. Ekde oktobro de 2009 ĝi estas daŭre ekspoziciata en la kelovolbo de la Malnova Sinagogo en
== Literaturo ==
* Maria Stürzebecher: ''Erfurter Schatz''. Bussert & Stadeler, Jena u. a. 2009, ISBN 978-3-932906-96-1, (''Jüdisches Leben Erfurt'').
* Sven Ostritz (eldoninto): ''Die mittelalterliche jüdische Kultur in Erfurt'', vol. 1: Der Schatzfund. Archäologie - Kunstgeschichte - Siedlungsgeschichte, Beier & Beran, Langenweißbach 2010.
* Sven Ostritz (eldoninto): ''Die mittelalterliche jüdische Kultur in Erfurt'', vol. 2: Der Schatzfund. Analysen - Herstellungstechniken - Rekonstruktionen, Beier & Beran, Langenweißbach 2010.
* Sven Ostritz (eldoninto): ''Die mittelalterliche jüdische Kultur in Erfurt'', vol. 3: Der Schatzfund. Die Münzen und Barren, Beier & Beran, Langenweißbach 2011.
==
{{Commonscat|Erfurt Treasure|Trezoro de Erfurto}}
* [http://alte-synagoge.erfurt.de/jle/de/altesynagoge/ausstellung/ Informoj pri la ekspozicio en la Malnova Sinagogo de Erfurto]
* [http://www.dradio.de/dlf/sendungen/studiozeit-ks/627966/ Radioraporto pri la trezoro]
* [http://www.mdr.de/thueringen-exklusiv/5710787.html Radiodokumentaĵo pri la trezoro kaj pri la juda vivo en Erfurto]
[[Kategorio:Historio de Erfurto]]
[[Kategorio:Michaelisstraße (Erfurto)]]
|