Folia de reis: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[dosiero:ReisCaetitédezembro2005.jpg|dekstre|eta|300px|Terno das Flores, grupo de
reisado en [[Caetité]] ([[Bahio]], [[Brazilo]]) decembron de 2005]]
La '''folia de reis''' estas [[katolika]] festo dediĉita al la [[Tri Magaj Reĝoj]]. En la tradicia kulturo brazila la kristnaskajn festojn solenis grupoj, kiuj vizitis la domojn, ludante gajan muzikon laŭde al la "''Santos Reis''" ([[tri reĝoj|Sanktaj Reĝoj]]) kaj al la naskiĝo de Kristo; tiuj festoparadoj etendiĝis ĝis la dato konsekrata al la Tri Magaj Reĝoj la [[6-an de januaro]]. Temas pri tradicio origina de [[Hispanujo]], kiu prosperis aparte en la [[19-a jarcento]] kaj kiu pluvivas en multaj regionoj de [[Brazilo]], precipe en la eturboj de la ŝtatoj [[San-Paŭlo]], [[Minas-Ĝerajso]], [[Bahio]], [[Paranao]], [[Rio-de-Ĵanejrio]], [[Gojaso]] kaj aliaj.
 
== ''Terno de Reis'' aŭ ''Folia de Reis'' ==
[[dosieroDosiero:Natal-Reis-Magos.jpg|300px|maldekstre|eta|Monumento aos Reis Magos en [[Natalo (Brazilo)|Natalo]] atestas la tradicion de la Sanktaj Reĝoj]]
En Brazilo organizitaj grupoj - multaj el ili pro socialaj kaj homamaj motivoj - faras la domvizitojn, kiuj okazas ekde la fino de decembro ĝis la [[epifanio|epifania festo]]. Ĉiu grupo, kiuj sin nomas en kelkaj lokoj ''Folia de Reis'' [pli-malpli: gaja dancistaro de la Reĝoj], en aliaj ''Terno de Reis'' [pli-malpli: roboparado de la Reĝoj] konsistas el muzikistoj ludantaj instrumentojn laŭ doma kaj metia produktmanieroj, ekzemple [[tamburo]]jn, [[rekoreko]]jn, [[fluto]]jn kaj ''rabeca'' (iaspeca popolmuzika violono), krom tio el tradicia vjolo kampara kaj [[akordiono]], kelkregione ankaŭ konata kiel [[sanfono]], ''gaita'' aŭ ''pé-de-bode''.
 
Krom el muzikinstrumentistoj kaj kantistoj la grupo oftakaze konsistas ankaŭ el dancistinoj, [[pajaco]]j kaj aliaj popolartaj figuroj kutime karakterizataj laŭ la legendoj kaj lokaj tradicioj. Ĉiuj sin organizas sub la direktado de ''Mestre da Folia'' [dancmajstro] kaj sekvas omaĝante la flagopason, kaj celebras tradiciajn ritojn de nepridisputebla beleco kaj riĉeco kulturaj.
=== Reisado ===
Reisado estas popoldanco profanreligia, de [[portugala]] origino, kun kiu oni festas la antaŭvesperon kaj tagon de la [[Tri Reĝoj]]. En la tempo inter la [[24-a de decembro]] ĝis la [[6-a de januaro]] grupo formiĝinta el [[muzikisto]], [[kantisto]]j kaj [[dancistino]]j iras de pordo al pordo anoncante la alvenon de la [[Mesio]] kaj glorante la dommastrojn, por kiu ili pasas kaj dancas. Reisado ankaŭ estas tre konata kiel ''Folia de Reis''. Reisado havas portugalan originon kaj hejmiĝis en [[Sergipe]] en [[Brazilo]] de la kolonia epoko.
 
Reisado konsistas el pluraj partoj kaj tenas diversajn rolojn, ekzemple reĝon, majstron kaj aliajn. La instrumentoj akompanantaj la grupon estas [[gitaro]], [[sanfono]], [[ganzao]], [[zabumbo]], [[triangulo (muzikilo)]] ka [[pandero]].
=== Kantoj ===
En kelkaj regionoj la kantoj de la Reĝoj foje estas nekompreneblaj pro la sona ĥaoso produktata. Tio ĉi okazas preskaŭ ĉiam, ĉar la ritmo laŭlonge de la tempo akiris konturojn kaj trajtojn de afrika origino kun fortaj batoj kaj kun pinto de la kantvoĉo. Tamen unu ero restas senŝanĝa: la kanto je la alveno, kiam la gvidanto („capitão“) petas de la dommastro enirpermeson, kaj la adiaŭa kanto, per kiu la grupo dankas pro la donacoj kaj la gastamo.
== Literaturo ==
Moura, Antonio Paiva. Turismo e Festas Folclóricas no Brasil. San-Paŭlo: Contexto, 2004.
Castro, Zaíde Maciel de e COUTO, Aracy do Prado. Folia de Reis. Cadernos de Folclore nº 16. Rio de Janeiro: Arte-FUNARTE, 1977.
Funari, Pedro Paulo e Pelegrini, Sandra C. A.. O Patrimônio Histórico e Cultural. Rio-de-Ĵanejro: Zahar, 2006.
== Eksteraj ligiloj ==
==Ligoj eksteren==
* [http://www.cultura.gov.br/noticias/noticias_do_minc/index.php?p=13524&more=1&c=1&tb=1&pb=1 Pluaj informoj de la Kultura Ministrejo de Brazilo]
* [http://www.crearte.com.br/carlos_textos_t05.htm Folia de Reis en Sorocaba (San-Paŭlo) - Brazilo]
* [http://igoralecsander.com.br/a-folia-de-reis-em-valenca-rj/ Fotoj pri Folia de Reis en Valença (Rio-de Ĵanejrio)]
* [http://www.foliadereis.org Socia reto dediĉita al Folia de Reis]
 
[[kategorioKategorio:brazilaBrazila folkloro]]
[[kategorio:stiloj de brazila muziko]]
[[kategorioKategorio:dancojStiloj de Brazilobrazila muziko]]
[[Kategorio:Dancoj de Brazilo]]