La folia de reis estas katolika festo dediĉita al la Tri Magaj Reĝoj. En la tradicia kulturo brazila la kristnaskajn festojn solenis grupoj, kiuj vizitis la domojn, ludante gajan muzikon laŭde al la "Santos Reis" (Sanktaj Reĝoj) kaj al la naskiĝo de Kristo; tiuj festoparadoj etendiĝis ĝis la dato konsekrata al la Tri Magaj Reĝoj la 6-an de januaro. Temas pri tradicio origina de Hispanujo, kiu prosperis aparte en la 19-a jarcento kaj kiu pluvivas en multaj regionoj de Brazilo, precipe en la eturboj de la ŝtatoj San-Paŭlo, Minas-Ĝerajso, Bahio, Paranao, Rio-de-Ĵanejrio, Gojaso kaj aliaj.

Terno das Flores, grupo de reisado en Caetité (Bahio, Brazilo) decembron de 2005

Terno de ReisFolia de Reis redakti

 
Monumento aos Reis Magos en Natalo atestas la tradicion de la Sanktaj Reĝoj

En Brazilo organizitaj grupoj - multaj el ili pro socialaj kaj homamaj motivoj - faras la domvizitojn, kiuj okazas ekde la fino de decembro ĝis la epifania festo. Ĉiu grupo, kiuj sin nomas en kelkaj lokoj Folia de Reis [pli-malpli: gaja dancistaro de la Reĝoj], en aliaj Terno de Reis [pli-malpli: roboparado de la Reĝoj] konsistas el muzikistoj ludantaj instrumentojn laŭ doma kaj metia produktmanieroj, ekzemple tamburojn, rekorekojn, flutojn kaj rabeca (iaspeca popolmuzika violono), krom tio el tradicia vjolo kampara kaj akordiono, kelkregione ankaŭ konata kiel sanfono, gaitapé-de-bode.

Krom el muzikinstrumentistoj kaj kantistoj la grupo oftakaze konsistas ankaŭ el dancistinoj, pajacoj kaj aliaj popolartaj figuroj kutime karakterizataj laŭ la legendoj kaj lokaj tradicioj. Ĉiuj sin organizas sub la direktado de Mestre da Folia [dancmajstro] kaj sekvas omaĝante la flagopason, kaj celebras tradiciajn ritojn de nepridisputebla beleco kaj riĉeco kulturaj.

Reisado redakti

Reisado estas popoldanco profanreligia, de portugala origino, kun kiu oni festas la antaŭvesperon kaj tagon de la Tri Reĝoj. En la tempo inter la 24-a de decembro ĝis la 6-a de januaro grupo formiĝinta el muzikisto, kantistoj kaj dancistinoj iras de pordo al pordo anoncante la alvenon de la Mesio kaj glorante la dommastrojn, por kiu ili pasas kaj dancas. Reisado ankaŭ estas tre konata kiel Folia de Reis. Reisado havas portugalan originon kaj hejmiĝis en Sergipe en Brazilo de la kolonia epoko.

Reisado konsistas el pluraj partoj kaj tenas diversajn rolojn, ekzemple reĝon, majstron kaj aliajn. La instrumentoj akompanantaj la grupon estas gitaro, sanfono, ganzao, zabumbo, triangulo (muzikilo) ka pandero.

Kantoj redakti

En kelkaj regionoj la kantoj de la Reĝoj foje estas nekompreneblaj pro la sona ĥaoso produktata. Tio ĉi okazas preskaŭ ĉiam, ĉar la ritmo laŭlonge de la tempo akiris konturojn kaj trajtojn de afrika origino kun fortaj batoj kaj kun pinto de la kantvoĉo. Tamen unu ero restas senŝanĝa: la kanto je la alveno, kiam la gvidanto („capitão“) petas de la dommastro enirpermeson, kaj la adiaŭa kanto, per kiu la grupo dankas pro la donacoj kaj la gastamo.

Literaturo redakti

Moura, Antonio Paiva. Turismo e Festas Folclóricas no Brasil. San-Paŭlo: Contexto, 2004. Castro, Zaíde Maciel de e COUTO, Aracy do Prado. Folia de Reis. Cadernos de Folclore nº 16. Rio de Janeiro: Arte-FUNARTE, 1977. Funari, Pedro Paulo e Pelegrini, Sandra C. A.. O Patrimônio Histórico e Cultural. Rio-de-Ĵanejro: Zahar, 2006.

Eksteraj ligiloj redakti