79-a SAT-Kongreso 2006: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
La '''79-a [[SAT-Kongreso|Kongreso]]''' de [[Sennacieca Asocio Tutmonda]] (SAT) okazis en [[Beogrado]] inter la 19a kaj la 26a de aŭgusto 2006. Ĝi kunigis 153 partoprenantojn. Tiam estis prezidento de la Plenum-komitato [[Jakvo Schram]] kaj estris la kongresan komitaton [[Tereza Kapista]].
 
== Laborkunsidoj ==
Unu el la ĉefaj priparolitaj temoj estis la eblaj solvoj de la financa krizo de [[SAT]]. La gvidrezolucio resumis tion dirante ke la kongreso ''esprimas sian fidon al la PK por, konsiderante la proponojn faritajn dum la kongreso, solvi la financan krizon laŭ la plej bona maniero samtempe por SAT kaj por Kreŝimir Barkoviĉ, inkluzive per vendo de la sidejo kiel eventuala solvo ; ĉe kio ĝi postulas, ke li okaze de maldungo ricevu la diferencon inter sia antaŭa salajro kaj la ŝtata senlaborula kompenso, kaj ke li poste ricevu enspezon egalan al la antaŭe atendita pensio ;''
 
Aldone al tio estis ekzamenitaj diversaj proponoj pri reorganizo de la labormaniero de SAT. Interalie estis ekzamenata propono pri starigo de Eldonkooperativo de SAT, kiu fakte ne plu ekzistis de post 1934.
 
Plena laborkunsido estis dediĉita al debato pri aktualaj socipolitikaj temoj, post kvaronhora enkonduko de ĉiu el ili. Pritraktitaj temoj estis
Linio 14:
Flanke de la ĝeneralaj laborkunsidoj kunvenis la liberpensula, komunista, ĉielarka, sennaciisma, kaj ekologiista frakcioj, kaj la poresperanta fako. Ankaŭ estis priparolita revigliĝo de la porpaca frakcio.
 
== Prelegoj ==
* Esperanto, lingvo de paco en Afriko, prezentita de Tereza Kapista
* La stato de nia esperanto-historiografio kaj niaj devoj ĉi-rilate, prezentita de [[Zofia Banet-Fornalowa]]
Linio 20:
* Malarmado; informiĝi por agi, agi por malpermesi, prezentita de Andreo kaj Colette Weiss
 
== Teatraĵoj ==
* Brando, de [[Emilija Lapenna]], aktoris [[Jerzy Fornal]]
* Trompo, de Emilija Lapenna, aktoris Jerzy Fornal
* Arlekeno, de [[Janusz Korĉak]], aktoris Jerzy Fornal
 
== Muzikaĵoj ==
* Koncerto fare de la filharmonio de junuloj el Beogrado
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.satesperanto.org/Deklaracio-kaj-Gvidrezolucio-2006.html Deklaracio kaj gvidrezolucio]
{{elEL}} [http://www.satesperanto.org/eldonkooperativo/ Eldona fako kooperativa de SAT, proponita dum tiu kongreso]
 
[[Kategorio:SAT-Kongreso|06]]