Almagro (Hispanio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Apudlimaj urboj: {{Tablabonita}} ne ekzistas, sed class="prettytable" funkcias!
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 22:
}}
 
'''Almagro''' estas urbeto en la provinco [[Ciudad Real (provinco)|Ciudad Real]], ĉe la [[Aŭtonoma Komunumo de Hispanio|aŭtonoma komunumo]] [[Kastilio-Manĉo]] el [[Hispanio]]. Dum la jaro [[2009]] ĝi havis 8.672 enloĝantojn.
 
La urbo havas pitoreskan historian centron, multajn artajn metiejojn kaj estas loko ofte vizitata de turistoj. Unu el la plej famaj allogaĵoj estas la [[teatrejo]] aŭ [[teatrokorto]] (''corral de comedias'' aŭ komedikorto laŭ la klasika nomigo), la nura teatrejo en Hispanio kiu restas senŝanĝa ekde la [[17a jarcento]]; la ĉefa eco estas ke temas pri sentegmenta teatrejo. Dua allogaĵo estas la nekutima centra placo, tute diferencaj al tiuj ĉe la regiono [[Manĉo]] kaj desegnita laŭ la nordeŭropa maniero de la germanaj bankistoj [[Fugger]]. Tria allogaĵo estas gastronomio, ĉefe [[vino]] kaj tipa recepto de [[melongeno]]j nomata ''Berenjenas de Almagro''.
Linio 28:
== Geografio ==
 
:* Latitudo: 38º 52' 59" N
:* Longitudo: 003º 43' 00" O
 
Almagro situas inter [[Paleozoiko|paleozoikaj]] montaretoj, kiujn trafluas pluraj rojoj, inkluzive de la rojoj ''Pellejero'' kaj ''de Cuetos''. Ĝi troviĝas ene de vulkana zono nomata ''Cerro de la Yezosa'', kiu troviĝas super [[kvarco|kvarca]] masivo. Temas pri unu el la malmultaj gravaj zonoj de vulkanismo en la [[iberia duoninsulo]].
 
=== Apudlimaj urboj ===
 
{| class="prettytable center" style="width:60%" border = 2
Linio 60:
=== Jarcentoj 11a al 15a ===
[[Dosiero:Corral de Comedias de Almagro.jpg|thumb|350px|Teatrokorto de [[Almagro]], ununura konservita en Hispanio tia kia ĝi estis en la 17a jarcento.]]
Tradicio asertas ke superulo ''don Gonzalo Yáñez'' donis jurisdikcion al la urbo dum 1213, ratifita de [[Ferdinando la 3-a (Kastilio)|Fernando la 3-a]] dum 1222. En 1273 [[Alfonso la 10-a (Kastilio)|Alfonso la 10a]] ''la Saĝulo'' kunvokis [[Kortesoj]]n ĉe Almagro kaj dum 1285 estis subskribita interkonsenta atesto, inter la superulo ''Ruy Pérez Ponce'' kaj la almagranoj, pri la fornoj, la merkato kaj la pont-impostoj.
 
Dum la 13-a jarcento, Almagro estis eklipsita de la proksima urbo Oreto aŭ Oretum ([[Granátula de Calatrava]]) kaj de [[Calatrava la Vieja]], sed post esti elektita de la superuloj de la [[Ordeno de Calatrava]] kiel loĝejo kaj administrejo pro proksimeco al la Reĝa Vojo kaj al la gregovojoj, ĝi fariĝis denove grava urbo de tiu regiono.
 
En la 14-a jardeko la urbo jam havis muregon, paroĥon (''San Bartolomé el Real'') kaj publikajn konstruaĵojn kiel viandejo, komunuma grenejo, malliberejo, magistratejo kaj kastelo. Dum la [[Reconquista|Rekonkero]], la armeo renkontis en Almagro dum 1355, kaj la reĝo [[Pedro_la_1Pedro la 1-a_a (Kastilio) |Pedro I]] enprizonigis la superulon [[Juan Núñez de Prado]] ĉe la ''Casas Maestrales''.
 
La komercado prosperis pro la koncesio de du foiroj, fare de la reĝo [[Henriko la 2-a (Kastilio)|Henriko la 2-a]] en 1374. Krome, tie renkontis la [[Ordeno de Calatrava]], same ĉe la kapelo de ''San Benito de los Palacios Maestrales'', kiel ĉe la preĝejo ''Santa María de los Llanos'', ambaŭ ne plu ekzistantaj.
 
Dum 1493, [[Cisneros]] estris la fondon de la franciskana monaĥejo ''Santa María de los Llanos'', kiu kuniĝis al la samnoma preĝejo, ankaŭ ne plu ekzistanta nuntempe. Post la alveno de la [[Katolikaj Gereĝoj]] al tronoj respektive de Aragono kaj Kastilio, la povo kaj influo de la militordenoj malgrandiĝis post la decido igi la reĝon Ferdinandon estro de ĉiuj militordenoj. Komenciĝis dekadenco ĉe ordenoj kaj la graveco de ĝiaj sidejoj kiaj Almagro malgrandiĝis.
Linio 77:
Dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj la urbo prosperis. Ĝi kreskis kaj beliĝis, kaj etendiĝis ekster la muregoj. Estiĝis la ĉeurboj ''San Pedro'', ''Santiago'', ''San Ildefonso'', ''San Juan'', ''San Sebastián'' kaj ''San Lázaro''. [[Fernando Fernández de Córdoba]] fondis la monaĥejon kaj la universitaton ''Nuestra Señora del Rosario'', dum ''don Gutierre de Padilla'' fondis la hospitalon ''Hospital de la Misericordia'' kaj la monaĥejon ''de Asunción de Calatrava''. Estis konstruitaj la preĝejo ''Madre de Dios'', la konvento ''de la Encarnación'', la oficejoj de la komercistoj Fugger kaj multaj domoj. Estis reformitaj la preĝejo de ''San Blas'', la Placo, la Urbodomo, ktp. La krizo de la lastaj jaroj de la 16-a jarcento kaj komenco de la 17-a jarcento ne haltis la kreskadon de Almagro kaj tiam okazis la dua grandioza epoko de la urbo, kiam multaj familioj translokiĝis al Almagro. [[Franciskanoj]] kontruis la konventon ''de Santa Catalina''. Ekloĝis ĉe Almagro ankaŭ la [[Aŭgustenanoj]] kaj la [[Jezuitoj]]. Ankaŭ la prauloj de la [[Grafo de Valdeparaíso]] konstruis sian palacon.
 
Dum la 18-a jarcento Almagro vivis pasieman grandiozan epokon, kaj danke al la apogo de la [[Burbono (dinastio)|Burbona]] kandidato, [[Filipo_la_5Filipo la 5-a_a (Hispanio)|Filipo_la_5-a]], kaj al la bona laboro de ''Juan Francisco Gaona y Portocarrero'', Grafo de Valdeparaíso, reĝa ministro pri financoj, la urbo estis deklarita ĉefurbo de la [[Manĉo]] dum pli ol jardeko (1750-1761). Post la malsukceso de la administracia revivligo, la Grafo stimulis la ekonomian flankon per la tekstila industrio.
 
La alienado (''[[desamortización]]'') entreprenita de [[Karlo_la_3Karlo la 3-a_a (Hispanio)|Karlo_la_3-a]] provokis la senmebligon de la plej gravaj religiaj konstruaĵoj, kio tre damaĝis la bontenadon de la arkitekta heredaĵo de la urbo; la universitato malaperis dum la unuaj jaroj de la 19a jarcento.
 
=== Franca invado ===
[[Dosiero:Berenjenas-Almagro.jpg|thumb|300px|Fama manĝaĵo ''Berenjenas de Almagro''.]]
Dum la franca invado aperis aktiva bonapartisma loĝio. Poste la urbo suferis la [[Unua_Karlisma_MilitoUnua Karlisma Milito|karlismajn militojn]] kaj la alienadojn (''[[desamortización]]'') de ''Mendizábal'' kaj ''Madoz''. La urbo falis en dekadencon pro la konkurenco de la ĉefurbo [[Ciudad Real]] kaj la apuda urbo [[Bolaños de Calatrava]], tre entreprenema.
 
=== 19-a jarcento ===
Linio 97:
 
== Lokaj vidindaĵoj ==
* '''Ĉefa Placo:'''
[[Dosiero:Plaza_de_Almagro.jpg|thumb|250px|La Ĉefa Placo de Almagro.]]
[[Dosiero:Panoramica de la Plaza Mayor de Almagro.jpg|thumb|250px|Panoramo de la Ĉefa Placo de Almagro kun urbodomo fone]]
Linio 104:
[[Dosiero:Almagro. Museo del Teatro.jpg|thumb|250px|Fasado de la Muzeo pri Teatro de Almagro.]]
[[Dosiero:Almagro. Museo del encaje.jpg|thumb|250px|Fasado de la Muzeo pri Punto de Almagro.]]
La Ĉefa Placo de Almagro estas de [[Toskana_ordoToskana ordo|tipo toskana]], origine uzata kiel militista ekzercejo kaj poste kiel komerca foirejo. Ĝi havas neregulan ortangulan formon kaj ties konstruaĵoj estas trietaĝaj. Tie lokiĝas la fama [[teatrokorto (Almagro)|teatrokorto]] de la 17-a jarcento, la nura kiu restas senŝanĝa en la lando de tiu epoko.
 
* '''Blazonaj domoj:'''
Promenante tra la urbo oni povas vidi diversajn kaj bone konservitajn nobelajn domojn; ekzemple ĉe la Ĉefa Placo estas la '''''Casa del Mayorazgo de los Molina''''' kaj tiu ''de los Rosales''; sur la strato ''de las Nieves'', la ''Casa de los Wessel'' (agentoj de la familio Fugger) kaj la ''Casa de los Xedler'', ambaŭ de la 16-a jardeko; kaj fine de tiu strato, la '''''Casa del Prior''''' kaj la '''''Casa del Capellán de las Bernardas'''''.
 
* '''Palacoj:'''
Ĉe la ''Plaza de Santo Domingo'' troviĝas la '''''Palaco de la Markizoj de Torremejía''''', nuntempe hejmo de la ''Dominikaninoj'', kaj la '''''Palaco de la Grafoj de Valdeparaíso''''' de la 18-a jardeko, nuntempe kulturejo de la provinca deputitaro de Ciudad Real kaj sidejo de la [[71a Hispana Kongreso de Esperanto]], okazinta el 27a de aprilo al 1a de majo 2012. Ĉe la strato ''San Agustín'' troviĝas la '''''Palacio de los Medrano''''' el la 16-a jarcento kaj fine de la strato ''Ramón y Cajal'', la ''blazona domo de la familio Oviedo''. Popole konata kiel '''''Palacio de los Fúcares''''', ĝi estas reale antikva magazeno konstruita dum la XVI-a jarcento de la familio Fugger por stoki hidrargon kaj cerealojn.
 
* '''Teatrokorto :'''
{{Ĉefartikolo|Teatrokorto de Almagro}}
Ĝi troviĝas en la Ĉefa Placo nº 18. Deklarita Nacia Monumento la 4-an de marto de 1955, estas la nura teatrejo kiu restas senŝanga ekde la 17-a jarcento. Ĝi havas centran korton de 300 m² ĉirkauita de du supraj etaĝoj de sidlokoj. Nuntempe, la Teatrokorto daŭre estas uzata por ludi teatraĵojn dum la Internacia Festivalo pri Klasika Teatro kaj pri alia teatra aktivado. Ĉi tiu teatrejo havas lokon por tri cent personoj.
 
* '''Internacia Festivalo pri Klasika Teatro:'''
La Internacia Festivalo pri Klasika Teatro, kiu okazas ĉiujare ekde 1978, ebligis la aperon de aliaj teatrejoj alternativaj al la [[teatrokorto (Almagro)|Teatrokorto]]. Unu el ili estas la '''Urba Teatrejo''', konstruita en 1863 laŭ la projekto de la arkitekto Cirilo Vara y Soria. La konstruaĵo '''Hospital de San Juan''', male, estas nova scena spaco kie povas esti reprezentataj pli komplikaj teatraĵoj per modernaj rimedoj.
 
=== Muzeoj ===
* '''Nacia Muzeo pri Teatro:'''
Temas pri grava [[muzeo]] kiu enhavas abundan teatran ikonografion: pentraĵoj (precipe geaktoraj portretoj), skulptaĵoj, afiŝoj, dekoraciaj skizoj, fotoj, kostumoj kaj manuskriptoj de la jarcentoj 18a al 20a, kaj tre grava kolekto el partituroj.
 
* '''Etnografia Muzeo ''Campo de Calatrava'':'''
La etnografia muzeo ''Campo de Calatrava'' situas ĉe restaŭrita domo de la 17a jarcento ene de la urbo-centro de Almagro, proksime al la Ĉefa Placo, en la strato Chile nº 6. Ĝi estas konsiderita la plej grava etnografia muzeo de Kastilio-Manĉo. La muzeo konsistas el du etaĝoj kaj vinkelo. En tiuj du etaĝoj troviĝas kolektoj pri diversaj kamparaj profesioj, kiuj malaperis aŭ evoluis post alveno de novaj teknologioj. La ekspozicioj montras proksimume 40 tipajn prefesiojn el ''Campo de Calatrava''.
 
=== Preĝejoj kaj monaĥejoj ===
* '''''Konvento de la Sanktega Sakramento:'''''
La religia arkitekturo ankaŭ ĉeestas en Almagro. La Konvento de la Sanktega Sakramento de la aŭgustenanoj estas unu el la plej gravaj kaj interesaj. Ĝi estas el [[baroko|baroka]] stilo, kunigante kaj arkitekturon kaj pentradon. Nuntempe nur staras la preĝejo, kiu entenas rimarkindajn [[fresko]]jn.
 
* '''Preĝejo ''Dipatrino'':'''
Ĝi situas kie antaŭe troviĝis la Hospitalo de ''Nuestra Señora de La Mayor''. Ĝi estas el malfrua [[gotiko|gotika]] stilo kun iomete da [[renesanco|renesanca]] influo. Ĝia fasado, kun grandaj [[abutmento]]j, entenas grandan [[Fenestrorozo|rozon]] el kiu projekcias violan lumon sur la altaro. La turo, nefinita kaj konstruita ĉe la dekstra flanko, estis desegnita de ''Benito de Soto'', arkitekto el Almagro, dum la 17-a jarcento.
 
* '''''Konvento de Sankta Katerino:'''''
Nuntempe ''Parador Nacional de Turismo'' (ŝtata hotelo), ĝin fondis ''Jerónimo de Ávila'' en la 17-a jarcento laŭ la deziro de sia edzino. La franciskanoj loĝis ĉi tie ekde 1612 kaj de la origina konstruaĵo nur staras la preĝejo (nuntempa ermitejo de ''Sankta Francisko''), la [[klostro]] kaj iuj dependaĵoj.
 
* '''''Convento de la Encarnación:'''''
La plej rimarkinda vidindaĵo estas [[Anunciacio]] de ''Vicente Carducho'' en la ĉefaltaro. De la kapeloj, la plej rimarkinda estas tiu de ''Orduña''. La fadeno estas tre simpleca kaj la portalo estis finita per grandioza blazono dum la 18a jarcento.
 
* '''''Convento de la Asunción de Calatrava:'''''
Ĝia arkitekturo estas pli ambicia kaj spektinda. Unue estis konstruita la preĝejo, de gotika stilo kun renesanca influo; la nervuro de la volboj estas tre bela, sed ankaŭ estas tre bela la [[klostro]], uzata foje por teatraĵoj dum la Festivalo.
 
* '''Preĝejo ''de San Bartolomé'' aŭ de la jezuitoj:'''
Fondita de [[Filipo_la_3Filipo la 3-a_a (Hispanio)|Filipo_la_3-a]] en 1602, ĝia origino estas tre antikva. Unue ĝi situis ĉe la placo, sed post ĝia disfalo estis translokita. La konstruadon financis la fideluloj, speciale la familio ''Mera''. La konstruado komencis en 1625 kaj plidaŭrigis dum jardekoj. La jezuitoj okupiĝis pri ĝi ĝis 1777, kiam ili estis elpelitaj, la Kolegio ankoraŭ ne estis finita.
 
== Ĝemeligitaj urboj ==
* {{Flago|Hispanio|20}} [[Trujillo_Trujillo (Hispanio)|Trujillo]], [[Hispanio]].<ref>http://www.trujillo.es/paginas/ciudades.htm Ciudades hermanadas (hispane), konsultita la 26-an de julio, 2009 </ref>
 
== Gravuloj ==
* [[Diego de Almagro]], hispana konkeranto.
* [[Grafo de Valdeparaíso]].
* [[Juan Frederic Geldre]], verkisto.
* [[Antonio de Lorea]], verkisto.
* [[Vicente Rujero|Vicente]] kaj [[Francisco Rujero]], gerilanoj konataj kiel ''Palillos''.
* [[Federico Galiano y Ortega]], historiisto.
 
== Almagro kaj Esperanto ==
En Almagro okazis la [[71a Hispana Kongreso de Esperanto]] el la 27a de aprilo al la 1a de majo de [[2012]].
 
Linio 163:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.ciudad-almagro.com retejo de Almagro (en la hispana)]
{{elEL}} [http://www.almagro.es Retejo kun novaĵoj pri la urbo (same en la hispana)]
{{elEL}} [http://www.destinosmanchegos.com turisma gvidilo pri Almagro kaj la ĉirkaŭaĵo (ankaŭ en la hispana)]
{{elEL}} [http://www.campodecalatrava.com/web/museoetnografico retejo de la etnografia muzeo ''Campo de Calatrava'' (ankoraŭfoje en la hispana)]