Albulopasejo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e "Koord" -> "Latitudo" kaj "Longitudo", +"Regiono-ISO" por ke finfine aperu mapo kun markilo
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 16:
'''Albulopasejo''' ([[romanĉa lingvo|romanĉe]]: '''Pass d'Alvra''') estas [[montpasejo]] en [[Kantono Grizono]] en [[Svislando]]. Ĝi estas [[akvodislimo]] inter [[Norda Maro]] kaj [[Nigra Maro]].
 
== Priskribo de la vojo de norokcidento al sudoriento ==
La pasejvojo komenciĝas en [[Tiefencastel]] kaj tiam unue sekvas la riveron [[Landwasser]] orienten ĝis [[Filisur]]. De tie la vojo turniĝas suden laŭlonge de la rivero [[Albulo (rivero)|Albulo]] paralele al la Albulofervojo ĝis ''Preda'', kie la fervojo malaperas en tunelo. La vojo nun grimpas al la pasejkulmino sur altecon de 2312 m [[s.m.]]. De tie la vojo en sudokcidentan direkton malsuprengrimpas tra la Valo de Alvro, kiu donis al la pasejo ĝian romanĉlingvan nomon, ĝis al [[La Punt-Chamues-ch]] kaj [[S-chanf]] en la fundo de la [[Engadino]]. Laŭlonge de la rivero [[Inn]] la vojo nun orienten kondukas al [[Zernez]], la finpunkto de la pasejvojo.
 
== Historio ==
Dokumento pri aliancprojekto el la jaro [[1451]] inter la Griza Alianco kaj [[Engadino|Supra Engadino]] mencias krucon sur la Albulopasejo. Unuan detalan priskribon liveras raporto de [[Venezio|venezia]] ambasadekipo, kiu sub grandaj danĝeroj transpaŝis la pasejon la 29-an de decembro [[1525]]. La konvencio ''de ruptura Albule'' el la jaro [[1544]] estis interkonsento pri la malfermo de la pasejo dum vintro. Pro la granda [[lavango]]-danĝero necesis ĉiam marki la vojon per lignaj stangoj. Por kovri la kostojn por la flegado de la vojo la loĝantoj el la najbareco rajtis enkasigi vojmonon. Francio instalis sur la vojo tra Albulo kaj [[Berninopasejo]] poŝtservon al [[Venecio]], kio altigis la allogon de la du pasejoj. Tio ŝanĝiĝis post konstruo de la venecia Marko-Strato de [[Bergamo]] al [[Morbegno]]. Post tiam la trafikfluo pasis al [[Splügenpasejo]]. Post la malfermo de la Albulofervojo en la jaro [[1908]], la pasejo perdis praktike sian tutan signifon por la trafiko kaj tial ek de tiam vintre restas fermita.
 
== Albulotunelo ==
En alteco de 1800 m [[s.m.]] sub la pasejo pasas la [[Albulotunelo]] de la [[Retia Fervojo]], kiu havas longecon de 5865 m.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{projekto|commons=Category:Albulapass|markilo=Albulopasejo}}
{{elEL}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D8809.php La Albulopasejo en la Historia Leksikono de Svislando]
 
{{Montpasejoj de Svislando}}