Daugavpils: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
informkesto kiel ŝablono, aldono
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (2), |left → |maldekstra per AWB
Linio 24:
'''Daugavpils''' – [[germane]] historie ''Dvinsk'' kaj ''Dünaburg'', [[rusa lingvo|ruse]] historie Невгин/''Nevgin'', Борисоглебck/''Borisoglebsk'' kaj Двинcк/''Dvinsk'', [[belorusa lingvo|beloruse]] Дзвінск/''Dswinsk'', latgale ''Daugpiļs'', [[litova lingvo|litove]] ''Daugpilis'', [[pola lingvo|pole]] historie ''Dyneburg'' respektive ''Dynaburg'' kaj ''Dźwińsk'', [[jida lingvo|jide]] דענענבורג/''Denenburg'' - estas urbo en la regiono [[Latgalio]], la orienta parto de [[Latvio]]. Laŭ grandeco kaj graveco la urbo en Latvio havas la duan rangon post la ĉefurbo [[Rigo]]. Ĝi situas borde de la rivero [[Daŭgavo]], laŭ kiu ĝi havas sian nomon "Daugava-kastelo".
 
Daugavpils distancas 232 kilometrojn de la ĉefurbo Rigo, 25 kilometrojn de la limo al [[Litovio]] kaj 35 kilometrojn de la limo al [[Belorusio]].
 
== Historio ==
[[Dosiero:Daugavpils Immaculate Conception Roman Catholic Church.jpg|thumbeta|<center>katolika preĝejo de virga koncipo en Daugavpils]]
La loko unuafoje skribe menciiĝis en dokumento de la jaro 1275. Dum la jaro 1278 ekkonstruiĝis la fortikaĵo ''"Dünaburg"'' de la [[Ordeno de germanaj kavaliroj]], ĉirkaŭ ĝi ekestis samnoma loĝloko, kaj la fortikaĵo, loĝloko kaj restis posedaĵo de la germana ordeno dum preskaŭ tri jarcentoj. Dum [[1561]] Dünaburg iĝis parto de [[Respubliko de Ambaŭ Nacioj|Pollando-Litovio]], kaj dum [[1582]] ricevis urbajn rajtojn. Inter la jaroj 1656 kaj 1667 la urbo estis okupita de la [[Rusia Imperio]] kaj tiutempe havis la nomon ''Borisoglebsk'' (Борисоглебск). Kadre de la unua dispartigo de la pola-litova imperio, la urbo dum [[1772]] duafoje kaj nun por pli longa tempo estis ruse okupita kaj integrita en la Rusian Imperion. Dum [[1893]], kadre de politiko ruslingvigi urbonomojn de la origine nerusaj, okupitaj regionoj de la imperio, la urbo oficiale rebaptiĝis ''Dvinsk'' (Двинск). La urbo havis eksplicite multetnan loĝantaron kaj grandan judan komunumon. Fine de la 18-a jarcento pli ol 60 procentoj de la enloĝantaro estis judoj. Post la [[popolnombrado]] de [[1897]] 72.231 homoj vivis en la urbo, inter ili 32.369 da judoj (preskaŭ 45 procentoj de la loĝantaro kaj la plej granda etna grupo de ĝi). Ekzistis proksimume 40 sinagogoj kaj pliaj judaj preĝejoj en la urbo, el kiuj nur unu ne detruiĝis dum la [[Dua mondmilito]].
 
Dum 1920 surbaze de la tiujara packontrakto de Rigo iĝis parto de la sendependiĝinta respubliko [[Latvio]] kaj dum la sekvaj jaroj estis grava trafika nodopunkto inter [[Okcidenta Eŭropo]] kaj la [[Sovetunio]], inter alie por la trajnlinio "Nord-Ekspreso".
 
Dum la [[Dua mondmilito]] la urbo dufoje estis pribatalita parto de la milita fronto. Dum junio 1940 ĝi okupiĝis – kiel la tuta teritorio de la demokratiaj respublikoj Latvio, Litovio kaj Estonio – de la [[Ruĝa Armeo]] de [[Sovetunio]]. Dum junio 1941 ĝi okupiĝis de la armeo de [[Nazia Germanio]] kaj kadre de tio respektive iom poste plejgrandparte estis detruita de la nazia armeo. Samtempe praktike la tuta juda loĝantaro de la urbo estis murdita.
 
[[Dosiero:House of Melety Kallistratov1.JPG|thumbeta|leftmaldekstra|220px|<center>la domo ''Meteli Kalistratov'', nun centro por rusa kulturo en la urbo]]
Dum 1944 la Ruĝa Armeo rekonkeris la baltajn ŝtatojn kaj Sovetunio okupis ilin ĝis 1991: Dum tiu tempo de deviga aparteno al Sovetunio, la loĝantaro de Daugavpils kiel en la tuta lando pere de la konscia loĝigo de homoj el aliaj partoj de Sovetunio ŝanĝiĝis tiel, ke la historiaj urbanoj iĝis malplimulto. Sekve de tiu evoluo nuntempe la plejparto de la enloĝantoj de la urbo estas ne latvoj, sed ruslingvanoj.
 
Laŭ la stato de 1998 la loĝantaro de Daugavpils konsistis el: