Ossian: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e formatigo, vikiigo
Neniu resumo de redakto
Linio 34:
 
Pro la peripetioj de Irlando, kaj ĝia ofte tragika historio, oni povas supozi ke multe da ĝiaj popolaj tradicioj estis forgesitaj, precipe pro la malapero de la gaela lingvo en la plej granda parto de la lando, post la tiel nomata Granda Malsato. Tamen, malgraŭ similaj afliktoj en la gaelaj regionoj de Skotlando, ossianaj legendoj, baladoj kaj proverboj estis konservitaj kaj buŝe transmititaj tra la generacioj. Feliĉe, fragmentoj de tiu mitologio, komuna al ambaı gaelaj nacioj estis sorge kolektitaj de iu skota eminentulo, nome John Francis Campbell, (gaele: Iain Òg Ìle) (1822-1885). Estis publikigita la tuta kolekto en pluraj eldonaĵoj kiuj enhavis la originalan materialon, plejofte kun tradukoj en la angla. Titoloj de la libroj inkluzivas: ''Popular Tales of the West Highlands'' (‘Popularaj rakontoj el la okcidenta altaĵo’, en kvar volumoj), ''Leabhar na Fèinne'' (‘Libro de la fenianoj’), kaj post la morto de Campbell, ''More West Highland Tales'' (‘Pli da rakontoj el la okcidenta altaĵo’), redaktita de J. G. McKay (MacAoidh) et al, en du volumoj. La eldonisto estis Alexander Gardner, Paisley kaj Londono.) La plimulto de la ossiana teksto troviĝas en ''Popular Tales of the West Highlands''. Do, eĉ se originala gaela manuskripto de Ossian neniam ekzistis, abundas en Skotlando buŝa tradicio, el kiu Macpherson povis elĉerpi materialon por sia eposo. Alia grava skota kolektinto de folkloro pri Ossian kaj aliaj popolaj tradicioj estis Alexander Carmichael (gaele: Alasdair MacGhilleMhicheil), (1832-1912). La frukto de lia laboro estis eldonita sub la titolo ''Carmina Gadelica'' (gaele: Ortha nan Gàidheal), en kvin volumoj, inter la jaroj 1900 kaj 1954, kaj ofte represita.
Kvankam la verko ''Ossian'' ne plu estas rigardata kiel aŭtenta, ĝi almenaŭ atentigis la mondon pri la fakto, ke la gaela lingvo vere posedas antikvegajn kaj ege valorajn tradiciojn, kiuj inkludas epopeojn kaj poemciklojn kompareblajn kun la grekaj kaj latinaj klasikaĵoj. Ekzemploj estas la ''Mitologia Ciklo'', la ''Ulstera Ciklo'', la ''Feniana Ciklo'', kaj la ''Historia Ciklo''. El la Ulstera Ciklo, la plej centra, kaj plej konata parto estas ''Táin Bó Cuailinge'' (‘Bestar-rabeksurso de Kulej’), kies protagonistoj estas Méabh, reĝino de Connacht, kaj ŝia kontraŭulo la heroo Cú Chulainn. Cú Chulainn estas subjekto de la unua kanto de Fingal en la poemo ''Ossian'' (“Chú“Cú Chullain sidis apud la muro de Tura…”).
 
== Tradukoj de Ossian ==