Grekio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 84:
Stranga epizodo haltigis provizore la progreson. Malklera vilaĝano ŝerce persvadita de du advokatoj, ke E estas nur formo de framasonio, kiu sendube havas kontraŭreligian celon, sukcesis konvinki kelkajn fanatikulojn en la najbara vilaĝo, ke ili punu la malpiajn esperantistojn. 30-o da ili, armitaj per bastonegoj, forkegoj, kap-rompiloj kaj hakiloj iris rekte al la ejo de SES kaj trovinte neniun pro la trofrueco de la horo, kontentiĝis disrompi la kadron de Zamenhof-bildo kaj la bibliotekon, dispecigi la. librojn kaj difekti ĉiujn meblojn. Krome ili kria-dis, ke ili revenos mortigi la esperantistojn, se ili daŭrigus kunveni en la ejo. La princo-reganto malpermesis la agadon de SES kun la preteksto, ke per la regula funkciado de SES la publika ordo estas malhelpita.
 
La nova princo-reganto 13 sept. 1907 denove permesis la societan ag-adon kaj SES tuj pliiĝis tiutempe, kalkulinte 235 anojn. La ateston pri studado akiris 90 E-istoj, inter ili la princino [[Heleno Kopasis]], fondintino de Virina E Grupo. En jan. 1909 estis ekeldonita la gazeto Greklingva E-ano; pri kiu la samosa deputitaro decidis, ke ĝi fariĝu ŝtata kaj presita senpage en la princa presejo, kaj sur-portu sur ĝia unua paĝo la princlandan blazonon. Okazis leĝa decido ankaŭ pri la reprezentado oficiala de Samos ĉe la 5-a UK, kiun rolon plenumis Stamatiadis. La entuziasmon pro la sukcesoj bone esprimis gran-da E koncerto en la urba teatro. Venis ankoraŭ pli favora leĝo sub n-ro 2342 la 8 okt.1910, kiu E-n enkon-dukis kiel devigan fakon en ĉiujn lernejojn de Samos. Laŭ la Grek-lingva E-isto de dec. 1911 E estis instruata en 31 urboj kaj urbetoj de 50 geinstruistoj por 1740 gelernantoj.
 
La movado etendiĝis el Samos al la ĉirkaŭaj urboj kaj insuloj en Gre-kujo (kaj Turkujo). En Patras Paul Bünemann laboris por la antaŭenpuŝo de E, gvidante en 1909 du sukcesajn kursojn. En Etolikon de la provinco de Mesolonghi Georgo Sokos fondis grupetoj, en apr. 1909. En Arta D.G. Konstantopoulos fondis grupon sam-jare. Eta moviĝo estis observata en aliaj grekaj urboj, kiel en Pireo, (f-ino Mario Tsantas), Sira, Paksos, Volo, Lamia, Tripoliso kaj en la in-sulo Kreto, kie J. J. Serkedakis fon-dis societon.