Historio de kristanismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
Linio 187:
{{ĉefartikolo|Skolastikismo|Universitato}}
[[Dosiero:Benozzo Gozzoli 004a.jpg|eta|[[Benozzo Gozzoli]] ([[1420]]–[[1497]]), ''Sankta [[Tomaso de Akvino]] estas venkanta super [[Averroes]]'']]
Kontraŭe al la frua mezepoko, kiu estis kontenta kun tradicio kaj evoluo de teologio de Skribo en spirito de patristiko, la [[12-a jarcento|12-a]] kaj la [[13-a jarcento]] alportis pli grandan diferencigon de teologia pensado kaj pripensado de tradiciaj ekkonoj. Centro de la scienca laboro transŝoviĝis el [[monaĥejo]]j en nove estiĝantajn [[universitato]]jn. Kiel patro de [[skolastikismo]] estas konsiderata sankta [[Anselmo de Canterbury]] († [[1109]]), kiu klopodis racionale submeti la kredon (''fides quaerens intellectum''). La plej signifa teologo de la frua skolastikismo estis [[Abelardo|Petro Abélard]] ([[1072]] - [[1142]]), uzanta [[dialektiko|dialektike]]-kritikan metodon. Kamaldula monaĥo [[Decretum Gratiani|Gratiano]] († [[1158]]) el [[Bologna]] tiutempe amasigas unuafoje disigitajn ekleziajn normojn en kolektaĵon ''Concordantia discordantium canonum'' konata kiel ''[[Decretum Gratiani|]]''Decretum Gratiani'']], kiujn kreis en reguligita kaj plenigita aspekto bazon por katolika eklezio ĝis la jaro [[1917]], kiam estis anstataŭigita per [[Kodekso de kanonika rajto]]. Aŭtoro de plena [[dogmo|dogma]] lernolibro estas pariza [[majstro]] kaj episkopo [[Petro Lombarda|Petro Lombardo]] († [[1160]]), kies kvar librojn de ''Sentencoj''oni uzis kiel bazo de instruado de teologio dum la tuta mezepoko ĝis [[reformacio]].
 
La teologia evoluo atingas sian kulminon dum la [[13-a jarcento]]. Tra rondvojo tra [[araboj|arabaj]] kaj [[judoj|judaj]] verkistoj Okcidento interkonatiĝas kun verko de [[Aristotelo]], kies nocia lingvo estis uzita por precizigo de filozofia-teologia pensado de la kulmina skolastikismo, kies la plej signifaj reprezentantoj estis sanktaj [[Alberto la Granda]] († [[1280]]), [[Tomaso de Akvino]] († [[1274]]), [[Majstro Eckhart]] († [[1328]]), [[Aleksandro de Hajleso]] († [[1245]]), [[Bonaventura|Bonaventuro el Bagnoreĝo]] († [[1274]]) kaj [[beatigo|beata]] [[Duns Skoto]] († [[1308]]). Plej multe publike akceptata el tiuj ĉi aŭtoroj por la historio de teologio kaj la kristana pensado estis Tomaso de Akvino, kies ''Summa theologiae'' fariĝis bazo de teologia doktrino ĝis la [[20-a jarcento]].