Flavbrova filoskopo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto per AWB
Linio 19:
|komunejo = Phylloscopus inornatus
}}
La '''Flavbrova filoskopo''', [[Dustria filoskopo]] aŭ [[Senmarka filoskopo]] ('''''Phylloscopus inornatus''''') estas specio de la genro de [[filoskopoj]] aŭ ''Phylloscopus'' lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de [[Filoskopedoj]] kaj antaŭe enmetita en la familio de [[Silviedoj]]. Ĝi reproduktiĝas en [[moderklimata]] [[Azio]]. Tiu [[Palearktiso|palearktisa]] [[specio]] estas tre [[birdomigrado|migranta]] kaj vintrumas en [[tropika]] [[Sudorienta Azio]].
 
Ĝi estis iam konsiderata kiel enhavanta tri [[subspecio]]jn, sed ''humei'' kaj ''mandellii'' estas nuntempe disigitaj kiel separata specio ([[Humea filoskopo]]), lasante ''P. inornatus'' kiel [[monotipa]]. La du [[Kladistiko|frataj specioj]] diferenciĝas iomete sed certige laŭ [[Morfologio (biologio)|morfologio]], [[bioakustiko]], kaj molekulaj karakteroj.<ref>Alström & Olsson (1988), Shirihai & Madge (1993), Irwin ''et al.'' (2001), Sangster ''et al.'' (2002)</ref>
 
== Aspekto ==
Tiu estas unu el '''plej malgrandaj''' silviecaj birdoj, 9.5-10 5–10&nbsp;cm longa kaj la plej malgranda filoskopo troviĝanta en Eŭropo. Kiel plej parto de aliaj [[filoskopoj]], ĝi havas verdecajn suprajn partojn kaj blankecajn subajn partojn kun iom da flava nuanco ĉe flankoj. Tamen la rimarkinda '''duobla flugilstrio''', unu longa meze kaj unu mallonga supre, pli hela strio en la nigreca krono, flavecbordaj triarangaj plumoj kaj '''longa superokula strio''' estas tre distingaj. La unua kaj dua ecoj nomigas la specion per alternativaj nomoj.
 
La kanto estas malforta kaj altatona; la alvoko estas milde dusilaba.
Linio 31:
 
== Ekologio kaj evoluado ==
Tiu estas abunda [[birdo]] de malaltaj teroj kaj montararbaroj; ĉefe ĉe vintrejoj ĝi povas troviĝi ankaŭ ĉe areoj de [[agrikulturo]]. Ties reprodukta teritorio etendas el [[Uraloj]] orienten al [[Ĉinio]], tre norde de [[Himalajo]] kaj ĝi asociiĝas al montaraj teritorioj. Ties vintraj [[habitato]]j estas [[foliarbaro]]j de malaltaj teroj kaj vintre ĝi estas rare vidata norde de orienta [[Barato]] kaj apenaŭ super altitudoj de ĉirkaŭ 1,000 m super marnivelo. <ref>Inskipp ''et al.'' (2000)</ref>
 
Tiu eta filoskopo pretas vaganteci tiom malproksime kiom ĝis okcidenta [[Eŭropo]] fine de septembro kaj oktobro, spite la distancon de 3,000 &nbsp;km el siaj reproduktaj teritorioj. Ekzemple, tiu specio ĉestas fine de aŭtuno en [[Britio]] sufiĉe regule kio ne estas konsiderata rara tie.
 
Tiu birdo ne estas timida, sed ĝi havas arboreman vivstilon kaj tio malfaciligas ties observadon. Ĝi estas konstante en movo. Kiel plej parto de silviecaj birdoj ankaŭ tiu malgranda [[paserino]] estas [[insektovora]]. La nesto estas konstruita en arbo.
 
Komuna specio en plej parto de sia ampleksa teritorio, la Flavbrova filoskopo ne estas konsiderata [[minacata]] fare de la [[IUCN]].<ref>BLI (2008)</ref>