Almadén: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ligilo al cinabro
Linio 48:
La loko estis sub islama povo ĝis 1151, kiam [[Alfonso la 7-a (Kastilio)|Alfonso la 7-a]] konkeris la komarkon. En 1168 [[Alfonso la 8-a (Kastilio)|Alfonso la 8-a]] cedis la teritorion al la [[Ordeno de Kalatravo]] kun la kamparo de Castilseras. En majo de 1218, [[Ferdinando la 3-a (Kastilio)|Ferdinando la 3-a]] konfirmis la donacon, kiu estis renovigita de [[Alfonso la 10-a (Kastilio)|Alfonso la 10-a, la Saĝulo]] en aprilo de 1251, kaj de [[Sanĉo la 4-a (Kastilio)|Sanĉo la 4-a]], kiu pliampleksigis ĝin, en 1285 kaj 1289. La Ordeno ekspluatis la minojn per luado al privatuloj. Dum la [[15a jarcento]] la vilaĝo kaj minoj pasis al la reĝaj posedaĵoj kies administrado uzis por ties ekspluatado laborforton de sklavoj kaj malliberuloj.
 
La reĝo Karlo la 3-a en julio de 1777 kreis la Akademion pri Minado kaj Subtera Geografio de Almadeno, kies unua direktoro estis la germana Henriko Kristoforo Störr. Tiu Altlernejo pri Minado de Almadeno estis la unuan kiu kreiĝis en Hispanio kaj la kvara de la mondo, post tiuj de Freiberg ([[Saksio]]) en 1767, Schemnitz ([[Hungario]]) en 1770 kaj de Sankta Petersburgo ([[Rusio]]) en 1772. En 1795 oni konstruis la konstruaĵon de la Akademio kie realiĝis la instruado primina ĝis 1973 kaj Muzeon de Minoj. Tie instruos kaj studos diversaj gravuloj kiaj ekzemple [[Andrés Manuel del Río]] malkovranto de [[vanado]] kaj [[Fausto ElhúyarElhuyar]], malkovranto de [[volframo]].
 
En 1792 [[Karlo la 4-a (Hispanio)|Karlo la 4-a]] donis al la vilaĝo pliajn privilegiojn. Dum la [[18a jarcento]] la urbo etendiĝis kaj okazis granda konstrua aktivado: oni konstruis la Hospitalon por Ministoj, la [[Taŭrludejo]]n, la Lernejon por Minestrojn kaj Prizonon, nune malaparinta kaj konstruita en 1754 fare de la inĝeniero Silvestre Abarca.