Johanna Spyri: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 37:
Johanna Spyri en sia verko luktas por la rajtoj de virinoj kaj infanoj kaj kritike observas la socian situacion de Svislando dum la industriiĝo en la 19-a jarcento. Johanna Spyri tamen no predikas la retiriĝon al la bela Alpopaŝtejo, kiel oni kelkfoje pere de la merkatigo de la Heidi-mito volas kredigi la publikon. Tion eble faras la Alponĉjo, kiu retiriĝas al la Alpopaŝtejo en maniero kiel la modernaj junuloj ek de la 1960-aj jaro, kiel rimarkigas Jud en sia svisa literaturhistorio.<ref>[http://literatur.geschichte-schweiz.ch/johanna-spyri-heidi.html Schweizerische Literaturgeschichte, Johanna Spyri, Retejo de Markus Jud, Lucerno, konsultita 2016-01-30]</ref>, dume Heidi ja igas la Alponĉjon reveni al la homoj en la vilaĝeto Doerfli kaj reintegriĝi al la soco. Johanna Spyri certe meritas esti nomita kune kun la du aliaj gravaj svisaj verkistoj kaj pedagogoj [[Jean-Jacques Rousseau]] kaj [[Johann Heinrich Pestalozzi]], sed fakte ŝi devus esti menciita kiel la plej grava el la tri.
 
Grandan influon precipe la romana de Heidi havis en Japanio, sed Heidi en Japanio ofte estas reduktita al naiva bildo de belaj montoj, simpla kampara vivo kaj natureco. La bildo de Heidi, kiel ĝi disvastiĝis en Japanio vaste influis la idearon, kiun japanoj kutime havas pri Svislando. En Japanio aperis ĝis nun 123 diversaj eldonoj de Heidi de 72 malsamaj tradukistoj, 28 bildlibroj kaj 21 [[mangao]]j.<ref>Heidi in Japan (Heidi en Japanio) en [https://de.wikipedia.org/wiki/Heidi_in_Japan germanlingva Vikipedio]</ref> Aparte rimarkinda estas, ke la unua kompleteldono de la verkaro de Johanna Spyri aperis 1962 en japana lingvo.
 
== Listo de verkoj ==