Johanna Spyri: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 69:
===Duobla vivo===
Por ŝia ĉirkaŭaĵo Johanna Spyri fakte estis ĉiam nur la Sinjorino Urboskribisto, kiu plenumigis sian oficon en la kontrolkomisiono de la Supera Filinlernejo kaj helpantino en sociaj institucioj. Dank' al siaj enspezoj el la Heidi-libroj ŝi povis havi senzorgan vivon kja pagi servistaron. Tamen ŝia verkado okazis kvazaŭ sekrete kaj sur la unuaj eldonoj de ŝiaj libroj eĉ ne aperis ŝia nomo. En tio ŝi similis sian patrinon Meta Heusser, kiu ankaŭ nur kaŝe verkis. Nur en siaj leteroj al Conrad Ferdiand Meyer ŝi de tempo al tempo alludis al sia verkistina laboro.<ref>Regine Schindler en [[Neue Zürcher Zeitung]]: [http://www.nzz.ch/article7ggjn-1.452649 Vor hundert Jahren starb Johanna Spyiri - Frau Stadtschreiber und Dichterin im Verborgenen (Antaŭ cent jaroj mortis Johanna Spiri - Sinjorino Urboskribisto kaj poetiono kaŝista)] 2001-07-07</ref>
 
===Familio===
Ŝia edzo '''Bernhard Spyri''', estis la filo de Johann Bernhard Spyri el [[Amlikon]], fariĝis 1844 civitano de Hirzel kaj 1854 civitano de Zuriko, kaj naskiĝis la 21-an de septembro 1821. Li estis juristo, advikato kaj redaktoro de la "Eidgenössischen Zeitung" (Ĵurkomunuma Gazeto). Li estis dufoje membro de la kantona konsilio de Zuriko kaj de 1859 ĝis 1868 Jura konsilisto de la urbo Zuriko. Bernhard Spyri mortis la 19-an de decembro 1884 en Zuriko.<ref> Regine Schindler: ''Johanna Sypri, Spurensuche.'' (Johanna Spyri, spurserado)</ref>
 
Ŝia Unika filo '''Bernhard Diethelm Spyri''' naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1855 en Zuriko, studis juron en Zuriko, [[Leipzig|Lepsiko]] kaj [[Göttingen|Gottingeno]]. Post la studo li fariĝis sekretario de la komercista societo en Zuriko. Pro kuracrestadoj en [[Davos]] kaj aliaj lokoj li regule devis interrompi sian studadon. 1881/1882 li vojaĝis al Argentino al sia onklo Christian Heusser, la frato de lia patrino. 1883/1884 li kuracrestadis apud la [[Majora Lago]] kaj en [[Pizo (Italio)|Pizo]]. La 3-an de majo 1884 li mortis pro [[tuberkulozo]].
 
==Takso de ŝia verko==