Internacia Akademio de Volapuko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{unua}}
La '''Internacia [[Akademio]] de [[Volapuko]]''' ('''Kadem bevünetik volapüka''') estas kreita de dua volapukista kongreso en [[Munkeno]] en aŭgusto [[1887]], por konservi kaj perfektigi [[Volapuko]]n.
 
== Akademio de Kerckhoffs ==
Ĝia celo estis helpi la kreinton de Volapuko, [[Johann Martin Schleyer]], en la pluevoluigo de la lingvo mem. [[Tazio Carlevaro]] diris ke hierarkia komitato, konsistanta el estro ([[cifal]]), Schleyer mem, kaj el afergvidanto (aŭ direktoro: ''dilekel''), la granda franca Volapuk-pioniro [[August Kerckhoffs]]. Dek sep lingvospecialistoj el 12 landoj estis elektitaj kiel unuaklasaj akademianoj (''kademals''), kaj oni antaŭvidis la alelekton de duaklasaj akademianoj (''kademels'') kaj de korespondantaj akademianoj (''kademans'') entute estis 31 anoj en la akademio. La sidejo de akademio estis en [[Parizo]].
 
Linio 8 ⟶ 9:
La gramatikoj de August Kerckhoffs jam ekde [[1887]] fundamente diferencis de la Volapuko de Schleyer. Precipe por fini la batalon inter ili Kerckhoffs organizis la trian kongreson de la movado en Parizo de la 19-a ĝis la 21-a de aŭgusto 1889.
 
== Skismo ==
En [[1889]] okazis en [[Parizo]] la tria [[internacia kongreso de Volapuko]]. Tiu kongreso aprobis novajn statutojn de la Akademio, laŭ kiuj celo de la Akademio estas kompletigi kaj plibonigi la gramatikon kaj vortaron de Volapuko. Tamen jam antaŭ [[1889]] eksplodis konflikto inter Schleyer kaj Kerckhoffs, ĉar la unua interpretis ĉi tiun celon malgrandige, nome li permesis maksimume riĉigi Volapukon, dum ĉi-lasta intencis reformi ĝin radikale cele al lingvo-simpligo. Kerckhoffs sukcesis forigi la Schleyeran vetoo-rajton ene de la Akademio. Schleyer mem neniam konsentis kun ĉi tiu esenca limigo de siaj [[aŭtorrajto]]j, kaj kiam Kerckhoffs proponis al la Akademio blokan reformon de Volapuko, Schleyer eksigis bloke la tutan Akademion.
 
Linio 15 ⟶ 17:
 
Jen, tial okazis, ke en la unua duono de la [[1890-aj jaroj]] paralele ekzistis du Akademioj de Volapuko: la rusa, reformema, kaj la germana, ortodoksa. La konstanza formale neniam, sed fakte baldaŭ ĉesis. En la dua duono de la naŭdekaj jaroj jam malantaŭ neniu el la du akademioj estis movado, do mankis la socia bazo de iliaj lingvo(projekto)j.
 
== Nova akademio ==
Se la "ortodoksa" akademio ne plu agis, ĝi fakte neniam malaperis. La 5-an de januaro 1901, 36 jara milita kuracisto, [[Arie de Jong]], eniris la akademion. Dudek jaroj poste, en [[1921]], li petis al la ĉifalo, [[Albert Sleumer]], ĉu li rajtas reformeti la lingvon; la ĉifalo jesis. En [[1931]], la verkoj reformantaj Volapukon, unu vortaro germana-volapuko kaj volapuko-germana kaj unu gramatiko aperis sub la aŭtoritato de la akademio, kaj fakte de tri el ĝiaj membroj: krom de Jong estis Sleumer kaj Jakob Sprenger el [[Svisio]]. Naskiĝis [[Volapuko II]]. Unu el la reformoj estas ke akademio ne plu estas ''kad'''e'''m'', sed ''kad'''ä'''m''.
 
Dank' al tiu reformo, la Volapuka movado iom restariĝis, sen denove havi la famon de la dek unuaj jaroj. La akademio de Volapuko tamen restariĝis kun la lingvo, kaj daŭre protektas la reformitan Volapukon ĝis hodiaŭ, kiam Volapuko ne plu estas propono de internacia helpanta lingvo, sed nur parto de historio protektinda de la ŝatantoj de konstruitaj lingvoj, kiel diris la ĉifalo [[Johann Schmidt]] en 1972. [[Brian Bishop]], ĉifalo de 1984 ĝis 2014, reorganizis la tutan movadon, inkluzive de la akademio, en 2007. Ĝia organo estas la reta monata revuo ''Vög Volapüka'' (''La voĉo de Volapuko'').
 
==Vidu ankaŭ==
* [http://uea.org/pdf/IKU2006.pdf Akademioj, lingvoj kaj planlingvoj], [[Věra Barandovská-Frank]] , pp. 15-39, Kadem Bevünetik Volapüka p.25
* {{en}}{{vo}} [http://volapük.com/kadam Paĝo de la nuntempa Akademio de Volapuko]
 
[[kategorio:Volapuko]]