Kálmán Kalocsay: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
ne forigu sendiskute!/Malaprobis la 2 lastajn tekstajn ŝanĝojn (de 77.209.83.136) kaj restarigis revizion 5795140 de Crosstor
Linio 28:
}}
[[File:Portada de Streĉita Kordo de Kálmán Kalocsay.JPG|thumb|Kovrilpaĝo de la faksimila eldono de 1978 de ''Streĉita Kordo'', ĉefverko de Kalocsay''.'']]
'''Kálmán KALOCSAY''' ({{prononco|ˈkaːlmaːn ˈkɒloʧai}}; Esperantigite '''Kolomano KALOĈAJO''') ({{dato|6|oktobro|1891}} en [[Abaújszántó]] – {{dato|27|februaro|1976}}), estis [[Hungario|hungara]] Esperanta [[poeto]], tradukisto, kaj redaktoro kiu multe influis la evoluon de [[Esperantlingva literaturo|Esperanto-literaturo]] kaj de la lingvo mem. Lia nomo estas ofte esperantigita kiel Kolomano. Liaj pseŭdonimoj: ''C. E. R. Bumy, Kopar, -y, Alex Kay, K. Stelov, Malice Pik, Peter Peneter''.
 
Kalocsay studis [[medicino]]n kaj poste fariĝis la ĉefa [[infektologo]] ĉe grava [[Budapeŝto|Budapeŝta]] hospitalo. Onidire li lernis kaj [[Esperanto]]n kaj [[Ido]]n adoleske sed ekkliniĝis al la unua kiam li vidis pli grandan potencialon literaturan. En [[1921]], oni eldonis lian unuan originalan volumon poezian, ''[[Mondo kaj Koro]]''. Plia jardeko pasis antaŭ la apero de lia kolekto ''[[Streĉita Kordo]]'', kiun oni konsideras unu el la plej elstaraj kolektoj de originala [[poezio]] en Esperanto. Ankaŭ aperis ''Rimportretoj'' - spritaj rondelformaj poemoj pri pluraj tiamaj movadaj gravuloj.
Linio 36:
Kalocsay gvidis la literaturan mondon de Esperanto pere de la revuo kaj eldonejo nomitaj ''[[Literatura Mondo]]''. Kaj tiu grupo de verkistoj kiuj formiĝis ĉirkaŭ la revuo dum la dudekaj kaj tridekaj jaroj, nomiĝis la [[Budapeŝta skolo]].
 
La verkoj de Kalocsay pri literatura kaj lingvisma teorio inkludas la ampleksan verkon ''Plena Gramatiko de Esperanto'', kaj ''[[Parnasa Gvidlibro]]'', ellaboritajn kun [[Gaston Waringhien|Gastono Varingjeno]], kaj la pristilan gvidlibron ''Lingvo Stilo Formo''.
 
Kalocsay kunverkis la du-voluman ''[[Enciklopedio de Esperanto]]''.