Pado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 26:
[[Dosiero:LocationPoRiver.PNG|thumb|right|200px|La itinero de la rivero Pado]]
 
La '''Pado''' ([[Itala lingvo|itale]] ''Po'') estas la plej longa kaj akvoriĉa rivero deen [[Italio]].
 
Ĝiaj fontoriveroj fontas nur 100 kilometrojn for de la [[Tirena Maro]], kiu situas okcidente de Italio, sed ĝi trakuras 652 kilometrojn por atingi la orientan marbordon de [[Italio]] kaj enflui en la [[Adriatiko]]n. Flanka enfluanta rivero de Pado, ''Stura di Demonte'', eĉ fontas nur 60 kilometrojn for de la Tirena maro.
 
La Pado havas ĝeneralan direkton okcident-orientan kaj trafluas vastan [[ebenaĵo]]n, la [[Pada Ebenaĵo]]. Temas pri sufiĉe malalta regiono: la urbo [[Alessandria]], 260 kilometrojn for de la maro, altas nur 95 metrojn.
 
En partoj de sia fluo Pado estas eĉ pli alta ol la ĉirkaŭa tereno, ĉar ĝi alŝutis naturajn digojn ĉe siaj flankoj. Tio ofte okazigas inundojn en la laŭriveraj provincoj, okaze de aparte pluvaj sezonoj. Plej fame, dum [[1994]] grava inundo trafis la nordokcidentan regionon [[Piemonto|Piemonton]].
 
Ĉe sia fino, la Pado formas [[delto]]n deel ĉirkaŭ 380 km², kiu estas [[Monda Naturheredaĵo de Unesko]].
 
En la deltoregiono, la Pado disiĝas en centojn da fluoj, inter kiuj kvin grandaj (''Po di Maestra'', ''Po della Pila'', ''Po delle Tolle'', ''Po di Gnocca'' kaj ''Po di Goro'').
 
==Vidu ankaŭ==