Momotarō Umi no Shinpei: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 11:
Epilogo montras kiel nova generacio de infanoj ludas je paraŝutado saltante al konturo de [[Norda Ameriko]] designita sur grundo. Tio aludas ke verŝajne [[Usono]] estos celo de estontaj atakoj.
 
==Historio de kreadola filmo==
La Ministerio pri Militŝiparo montris al Seo na [[Fantasia]], filmo kreita far [[Disney]] en [[1940]], kiu iĝis granda inspiro por li. La celo de lia laboro estis militpropagando, sed Seo ankaŭ celis doni al japanaj infanoj revojn kaj esperojn por paco.
 
Post [[okupado de Japanio]] multaj iamaj propagandaj filmoj estis konfiskitaj kaj detruitaj far Alianca okupa registaro, kaj dum longa tempo oni kredis ke Momotarō Umi no Shinpei havis la saman fatalon. Tamen en [[1983]] netuŝita [[negativo|negativa]] kopio de la filmo estis malkovrita en stokejo de studio [[Shochiku]] apud [[Stacio Ōfuna]]. La filmo estis dissindata per [[televido]] kaj ankaŭ publikigita sur [[VHS]].
 
==Kultura influo==
La filmo havis kelkajn [[muziko|muzikajn temojn]], el kiu la plej fama iĝis {{nihongo|''La kanto de AIUEO''|アイウエオの歌|''AIUEO no Uta''}}, kiun kantis japanaj bestoj instruante japanan skribon al ĝangalaj animaloj. [[Tezuka Osamu]] referencis ĝin en sia [[mangao]] kaj [[animeo]] ''Janguru Taitei'' pli konata laŭ angla titolo [[Kimba the White Lion]]. Tezuka spektis la filmon en [[1945]] estiel junulo, kaj li rememoris ke tiam li estis tre kortuŝita kaj eĉ ploretis pro ĝiaj aludoj al pacemaj revoj kaj esperoj sub facado de militpropagando.
 
==Referencoj==