Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 36:
====Elekto de la vortmaterialo====
Tiutipaj kritikoj estas intime ligitaj al la ĝenerala diskuto pri "[[neologismo]]j" (detalojn vd. tie). Dum multaj fruaj recenzantoj, alkutimiĝintaj al PV 1930/1934, en la jaroj post 1970 plendis pri troa registro de "neologismoj" kaj troa "dikeco", la tendenco en postaj jaroj ŝanĝiĝis. Nun multaj asertis, ke mankus vortoj por tutaj kampoj de la moderna vivo, kiel ekzemple komputiko. Al tiu lasta kritiko (parte) reagas la Suplemento de 1987 (PIVS, vd. sube). Interalie sub la influo de la verko ''[[La
Asertita estis ankaŭ proporcie troa registro de nocioj rilatantaj al franca kulturo kaj historio. La eldono de 1970 ekzemple ja registras la sudfrancan fiŝ-supon "[[bujabeso]]", sed ne la ital-devenan, tamen de longe internaciigitan manĝaĵon "[[pico]]" (intertempe trovebla en la eldonoj de 2002 kaj 2005); la speciala historia nocio de "musketero" (specifa franca soldato de la 17-a jarcento) ja troveblas apud la ĝenerala "[[musketo|musketisto]]", sed ekzemple ne la germana infanteria soldato de la [[Tridekjara Milito]] "lankesneto"<ref>[https://books.google.com.br/books?id=duH_z7zQjKAC&printsec=frontcover&dq=landsknecht&hl=pt-BR&sa=X&ei=lK21VJGlIvb7sATnOw&ved=0CB4Q6AEwAA#v=onepage&q=landsknecht&f=false Landsknecht Soldier 1486-1560], John Richards</ref> ktp. Tiu "francemo" probable estas klarigebla pro la intereso kaj konoj de la gvidaj kunlaborintoj (vd. supre).
|