Henrichshütte: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 4:
=== Fondado kaj unuaj jaroj ===
La 13-an de oktobro 1854 la Reĝa Prusa Ĉefa Minoficejo koncesiis la ferproduktejon ''Henrichshütte''. La koncesion estis proponinta ferproduktomajstro Carl Roth, komisiite de Grafo Henrich ke Stollberg-Wernigerode. Tiu ĉi posedis tiutempe jam plurajn ferproduktejojn en la [[Harco]], kies funkcio tamen pro la elĉerpiĝantaj krudmaterialoj ne plu estis profitodona. Krome okazis la enkonduko de koaksfajrigataj [[altforno]]j – teĥnikaĵo disvolvita en Anglujo kaj treege supera kompare kun la ĝis tiam kutimaj altfornoj fajrigataj per [[lignokarbo]] – sur la kontinenton. La lignokarbaj altfornoj de la grafo pro ĉi tiu kaŭzo ne plu estis konkurencotaŭgaj. Ĉar [[minkarbo]] estis fariĝinta esenca krudmaterialo, la Ruhr-Regiono povis pliampleksigi sian pozicion kiel regiono preferata por la fondado de ferproduktejoj, ĉar tie ekzistis kaj fererco kaj ankaŭ altvalora graskarbo por la koaksproduktado. En la jaro 1852 Carl Roth vojaĝis komisiite de de la grafo al la [[Ruhr]], por serĉi taŭgan lokon por la novfondado de ferproduktejo. Tiun ĉi li trovis sur la kampo de la komunumoj Welper kaj Winz, kiu nun estas kvartaloj de [[Hattingen]]. Tie li akiris la kavalirbienon „Haus Bruch“, kies terposedaĵo estis sufiĉe granda por la planita produktejo. Krome Carl Roth aĉetis ferŝtonokuŝejojn en la regiono de [[Witten]] kaj [[Steele]], akciomajoritaton pri karbominejo [[Zeche Carl Friedrich Erbstollen]] same kiel kvotojn pri kelkaj aliaj minejoj. Tio certigis la provizon de la ferproduktejo per krudmaterialoj. La 20-an de marto 1854 la ferfandejo ricevis la unuan fundamentoŝtono kaj la nomon „Henrichshütte“, proponitan de Karl Roth memore al Grafo Henrich, jam mortinta februaron de 1854. Alia kaŭzo por la nomelekto estis, ke tiel estis evidente, ke Henrichshütte ne estis „akciofirmao“, sed apartenis nure al la reganta grafo je Stollberg-Wernigerode. En 1855 oni ekfunkciigis la unuan, en 1856 duan altfornon. Tiu ĉi unua altforno validis per potaga kvanto de 25 tunoj da krudfero kiel la plej kvantoprodukta de la tiama Ruhr-Regiono. Ĉar tamen la origine planitaj investoj dum la unuaj konstrufazoj jam klare estis transpaŝitaj, la profiteco de la nova fabriko estis pli deziro ol realeco. En 1857 do Henrichshütte estis vendata al la [[Berlina]] bankaro „Berliner Disconto-Gesellschaft“.
=== Krudferoproduktado ===
[[dosiero:Bundesarchiv B 145 Bild-F009500-0030, Staatspräsident von Pakistan im Ruhrgebiet.jpg|eta|Trogo kun arda ŝtalo en 1961]]
[[dosiero:Bundesarchiv B 145 Bild-F009500-0013, Staatspräsident von Pakistan im Ruhrgebiet.jpg|eta|Laboristo en 1961]]
 
=== Metio, libertempumo kaj industrikulturo ===