Henrichshütte: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 7:
[[dosiero:Bundesarchiv B 145 Bild-F009500-0030, Staatspräsident von Pakistan im Ruhrgebiet.jpg|eta|Trogo kun arda ŝtalo en 1961]]
[[dosiero:Bundesarchiv B 145 Bild-F009500-0013, Staatspräsident von Pakistan im Ruhrgebiet.jpg|eta|Laboristo en 1961]]
Sub direktado de la Disconto-Societo ekfunkciis en la jaroj 1859 kaj 1860 du pluaj altfornoj. La entrepreno „Dortmunder Union“, al kiu ''Henrichshütte'' apartenis post denova vendo en la jaro 1874, igis ekfunkcii en 1885 novan altfornon, por kiu du el la pli malnovaj estis malkonstruataj, kiu tamen ebligis denovan kreskon de la produktokvanto. Tiun ĉi altfornon tamen plene detruis en la jaro 1900 eksplodo, kiu kostis la vivon de pluraj laboristoj. La kaŭzo por ĉi tiu akcidento nuntempe ne plu estas esplorebla. En 1904 ''Henrichshütte'' denove ŝanĝis la posedanton kaj apartenis ekde tiam al la lokomotivkonstrua imperio de la entrepreno ''Henschel & Sohn'' en Kassel. La nova posedanto komencis, defunde modernigi la produkadinstalaĵojn. Al tio ankaŭ apartenis la novkonstruo de du altfornoj, kiu ekfunkciis en 1906 kaj 1913 kaj kiuj apartenis al la plej modernaj instalaĵoj siaspecaj. La povumo de ili sumiĝis je 250–350 tunojn da krudfero ĉiutage.
 
En la jaro 1939 – la ferproduktejo apartenis ekde 1930 al la entrepreno Ruhrstahl AG – oni konstruis plian altfornon, ĉar la bezono de krudfero deflanke de la armilproduktantoj ne plu estis kontentigebla per la ekzistaj altfornoj. En 1940 ĉi tiu altforno estis funkcipreta kaj per potaga produktokvanto de 800 tunoj da krudfero duoble produkipova kiel la du aliaj fornoj. Tiu ĉi altforno ankaŭ estas tiu, kiu ĝis nun konserviĝis kiel „altforno 3“ de Henrichshütte en la tiea industrimuzeo.
 
Post la [[Dua Mondmilito]], kiu konsiderinde difektis la fabrikon, kaj post la tempo de la malmuntadoj ''Ruhrstahl AG'' estis novfondata novembron de 1951. Tiu ĉi tamen nur inkluzivis la starejojn Hattingen, Annen kaj Brackwede. Septembron de 1956 la firmao ''Rheinstahl'' akiris la akcioplimulton.
 
En 1963 okazis la kunigo de la iamaj fabrikoj de ''Ruhrstahl AG'' (sen ''Edelwitten'' kaj ''Gelsenguss'') kun la ferproduktejo Friedrich-Wilhelms-Hütte en [[Mülheim]] kaj [[Duisburg|Meiderich]] same kiel kun ''Schalker Verein'' en [[Gelsenkirchen]] al "Rheinstahl Hüttenwerke AG". Per la novkonstruo de plia altforno, kiu ricevis la numeron 2, La produktokvanto de la altfornaro kreskis ĝis 2400 tunoj potage kaj poforne.
 
La 1-an de oktobo 1974<ref>"Entwicklung und derzeitiger Stand", prelego de Dr. Därmann okaze de kontrolkonsilia kunsido la 14-an de majo 1975</ref> Henrichshütte estis vendata al la firmaogrupo Thyssen, nomiĝante ekde tiam "Thyssen Henrichshütte AG", 100%-a filio de la August-Thyssen-Hütte (ATH), kiu ĝin iom post iom malfunkciigis ekde 1984. Post kiam en 1987 unue la pli nova kaj la 18-an de decembro ankaŭ la pli malnova de la du altfornoj estis eksfunkciigita, en Hattingen post pli ol 130 jaroj ne plu okazis produktado de krudfero. Ĝis la finfina malfunkciigo Henrichshütte ricevis sian krudferon el la ŝtaluzino de Thyssen en Duisburg.
 
=== Metio, libertempumo kaj industrikulturo ===