Henrichshütte: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 17:
La 1-an de oktobo 1974<ref>"Entwicklung und derzeitiger Stand", prelego de Dr. Därmann okaze de kontrolkonsilia kunsido la 14-an de majo 1975</ref> Henrichshütte estis vendata al la firmaogrupo Thyssen, nomiĝante ekde tiam "Thyssen Henrichshütte AG", 100%-a filio de la August-Thyssen-Hütte (ATH), kiu ĝin iom post iom malfunkciigis ekde 1984. Post kiam en 1987 unue la pli nova kaj la 18-an de decembro ankaŭ la pli malnova de la du altfornoj estis eksfunkciigita, en Hattingen post pli ol 130 jaroj ne plu okazis produktado de krudfero. Ĝis la finfina malfunkciigo Henrichshütte ricevis sian krudferon el la ŝtaluzino de Thyssen en Duisburg.
== Transvivostrategioj ==
''Henrichshütte'' devis batali dum sia ekzisto kun du fundamentaj problemoj: Unue estis la limigita spaco, pri kiu ĝi disponis inter la rivero [[Ruhr]] kaj la riverdeklivo de Hattingen; pli vastaj pligrandigoj de la fabriko per tio ne estis eblaj. Nure en la 1950-aj jaroj per translokado de la fluejo de la Ruhr pli granda terpeco estis aldonata al la fabrika areo. Aliaflanke estis la malbona alligo al la trafiko, je tio precipe la manko de ŝipirebla akvejo, pro kio la krudmaterialoj povis alveni al Hattingen nur per relvojo. Al tio ''Henrichshütte'' kontraŭmetis specialiĝon pri la produktado de altkvalitaj unuopaĵoj, kio tenis la fabrikon dum multaj jardekoj profitodona. En la komenco ekzemple vaporkaldronoj, poste ankaŭ radakskompletoj (ankaŭ por ICE), konstrueroj por raketoj [[Ariane]] kaj Castor-Kestegoj por la transporto de radioaktiva rubaĵo al la produktpaletro. Ankaŭ la reakciujo-premujo de la unua okcidentgermana atomcentralo devenis de la haloj de ''Henrichshütte''. Pro la alta kvalito, kiun oni povis atingi tie, la usona artisto Richard Serra elektis ''Henrichshütte'' kiel produktejo de siaj multegaj rustaĵoj.
 
== Malfunkciigo ==
=== Metio, libertempumo kaj industrikulturo ===
Hodiaŭ sur la areo de Henrichshütte granda 70.000 kvadratajn metrojn² ne nur staras novaj metiejoj kaj parkumejoj, sed ĝi ankaŭ estas unu el ok hejmlokoj de la [[LWL-Industrimuzeo]] kaj ero de la [[Itinero de la Industrikulturo]]. La iama Bessemer-Transformujo nun estas eventejo.