Biblia Vortaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 26:
 
==Recenzoj==
{{Citaĵo|Ĉi tiu estas granda kaj grava libro, unika en sia speco. Ĝia valoro kiel informilo por seroza studanto de la Biblio estas nekalkulebla. <br>...La klarigoj de la [[termino]]j enhavas ĉiuj necesajn bibliajn referencojn, do, la libro povas esti uzata kiel speco de [[konkordanco]]. La nomoj estas aranĝitaj en alfabeta ordo kaj en du kolumnoj sur ĉiu paĝo. La kolumnoj estas numeritaj de 1 ĝis 830. Je la supro de ĉiu paĝo estas indiko de ĝia enhavo. Do, la libro estas facile uzebla. <br> La Vortaro estas pleje [[Katolika Eklezio|rom-katolika]] entrepreno, sed oni celis, ke ĝi estu tute [[Ekumenismo|ekumena]]. Ĝi ja estas. Tie, kie estas diferencoj inter [[Katolikismo|katolikoj]] kaj [[Protestantismo|protestantoj]] ĉe kredoj kaj tradicioj, ili estas juste indikitaj sen ia tendenco. La klarigoj de bibliaj temoj estas tute ortodoksaj; ili informas nur tion, kion la [[Biblio]] mem diras - kun maloftaj esceptoj - sen pritrakto de "modernaj" kritikaj [[teorio]]j. Estas aludo al unu el ili en kolumno 312 sub la vorto "[[Genezo]]"...Por rom-katolikoj kaj aliaj, la [[Apokrifo]] estas deŭterokanona, do en la Vortaro ĝiaj libroj estas pritraktitaj samnivele kiel tiuj de la Biblio. <br> Tra la Vortaro nomoj de viroj havas la finaĵon -o, kaj nomoj de virinoj havas la finaĵon -a. Tio ŝajnas esti iom pedanta kaj tute ne necesa...En la vortaroVortaro oni uzis la formon "Saŭlo", eble kiel paralelo kun "[[Paŭlo]]", sed ili ne estas paralelaj. La "aŭ" en "Paŭl" estas [[latina]] [[diftongo]], sed la [[Hebreo|hebrea]] ''Ŝa'ul'' estas dusilaba pasiva [[participo]] (petita), do oni devus prononci la du [[vokalo]]jn aparte. Zamenhof montras tion per sia formo "[[Saul]]". <br> Kelkaj ekzemploj de nekutima (neinternacia) stilo : Kolumno 8 : ''Abimeleĥ''' "... Davido ŝajnigis frenezulon"; |oktobro 1985, [[William John Downes|W.J. Downes]], [[Esperanto (revuo)|Esperanto]], paĝoj 171-172}}
 
[[Kategorio:Esperanto-fakvortaroj]]