Oto-Matilda-Kruco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 4:
La kruco troviĝas ekde sia ekesto en Essen, nekonsidere forportadojn kaŭzitajn per militoj kaj krizoj. La ''Inventarium reliquiarum Essendiensium'' de la 12-a de julio 1627, la plej frua listo de la abatineja trezoro, ne ebligas neriproĉeblan identigon, ĉar ĝi nur registras du krucojn tegitajn antaŭe per multaj juveloj kaj oro, malantaŭe per orumita kupro. Tiu ĉi priskribo ĝustas por ĉiuj kvar procesiokrucoj, kiujn enhavas la katedrala trezoro de Essen. Ankaŭ la ''Liber ordinarius'', kiu reguligis la liturgian uzon de la abatineja trezoro, mencias nur ĝenerale procesiokrucojn. Ĉar donacitaj sanktaĵoj kutime ne estas fordonataj, oni tamen devas supozi, ke la kruco apartenis de ĝia donacado ĝis la civiligo de la abatinujo Essen en 1802 seninterrompe al ĉi tiu. Dum la [[Tridekjara Milito]] la abatino fuĝis kun la trezoro al [[Kolonjo]]. Dum aliaj krizoj oni verŝajne kaŝis la krucon sur la teritorio de la abatinujo. Dokumentita estas tio ĉi por 1794, kiam la franca armeo antaŭeniĝis al Essen, kaj la abatineja trezoro estis forportata al Steele (nun [[Essen-Steele]]) en la orfejon fondintan de abatino [[Franciska Kristina de Palatinato-Sulzbach]].
 
Je la [[sekularigo]] la katolika paroĥo [[Sankta Johano la Baptisto (Essen)|Sankta Johano]] transprenis la [[katedralo de Essen|abatopreĝejon]] kune kun ties inventaron kiel paroĥopreĝejon. Dum la [[Ruhr-Ribelo]] en 1920 oni portis la tutan abatinujan trezoron tute sekrete al [[Hildesheim]], de kie ĝi estis reportata en 1925 je same kaŝaj cirkonstancoj.<ref>Lydia Konnegen: ''Verborgene Schätze. Der Essener Münsterschatz in Zeiten des Ruhrkampfes'' (Kaŝitaj trezoroj. La trezoro de la katedralo de Essen dum la periodo de la Ruhr-ribelo). En: ''Das Münster am [[Hellweg]].'' (La katedralo ĉe la vojo Hellweg). Vol. 58, 2005, paĝoj 67–81.</ref>
 
En la [[Dua Mondmilito]] oni portis la katedralan trezoron komence al [[Warstein]], poste al kastelo [[Albrechtsburg]] en [[Meißen]] kaj ekde tie en [[bunkro]]n en [[Siegen]]. Post militofino ĝin trovis usonaj trupoj, kaj la kruco atingis kune kun la trezoro la landan muzeon en [[Marburgo]] kaj pli malfrue kolektejon por forkaŝitaj artverkoj en [[Kastelo Dyck]] ĉe [[Rheydt]]. De aprilo ĝis oktobro 1949 la katedrala trezoro estis ekspoziciata en [[Bruselo]] kaj [[Amsterdamo]], por postsekve esti reportata al Essen.
 
Per la fondado de la [[episkopujo Essen]] en 1958 kaj la rangaltigo de la abatopreĝejo al katedralo la kruco venis al la episkopujo.
 
== Priskribo ==
La kerno de la kruco 44,5 centimetrojn alta kaj 29,5 centimetrojn larĝa konsistas el [[kverko]]ligno. Temas pri [[latina kruco]], kies trabofinaĵoj estas maltipe plilarĝigitaj. La trapezoformaj plilarĝigoj memorigas per du kornicoj kaj la surmetita triangulo al [[kapitelo|kapitelformo]] simile al tiu de la [[Lotarokruco|akena Lotarokruco]] donacita de la okcidentfranka reĝo [[Lotaro (Francujo)|Lotaro]], kiu datiĝas en la jaro [[984]]. La fronto de la kruco estas tegita per martelformita [[oro]]lado. Ĉirkaŭ la fronto de la kruco pasas randa borderaĵo, je kiu la [[gemo]]j metitaj sur or-[[filigrano]] ĉiufoje estas separataj per du apudaj [[perlo]]j. Kiel randlinio de la kadro servas maldika perlobendo. Ĉar la pokaze kontraŭe troviĝantaj ŝtonoj estas agorditaj laŭ koloro kaj grando, la ornamo aperas akcentite ordigita kaj klara.<ref>Alfred Pothmann: ''Der Essener Kirchenschatz aus der Frühzeit der Stiftsgeschichte'' (La trezoro de la preĝejo de Essen dum la fruaj tagoj de la abatinuja historio). En: Günter Berghaus (eldoninto): ''Herrschaft, Bildung und Gebet. Gründung und Anfänge des Frauenstifts Essen'' (Potenco, edukado kaj preĝo. Fondado kaj komencoj de la abatinujo de Essen). Essen 2000, paĝoj 135–153, jena p. 143.</ref> Ĉe la malsupra finaĵo de la vertikala krucotrabo troviĝas la fondintoplato el [[ĉelemajlo]]. Sur ĉi tiu estas bildigitaj Matilda – nomata ''Mathild Abba'' – kaj Oto – nomata ''Otto Dux'', kiuj komune tenas krucon.