Friedrich Pillath: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e eta
Linio 1:
'''Friedrich PILLATH''', pseŭdonimo '''ZANONI''' (mortis la {{daton|3|aprilo|1932}} en [[Essen]]), estis [[Germanio|germana]] [[esperantisto]]. Li estis eksoficejestro ĉe la firmo [[Krupp]].
 
Antaŭ la [[unua mondmilito]] Pillath estis la animo de la [[Esperanto-movado]] en [[Rejnlando]] kaj aktiva en Rejnlanda-Vestfalia Esperanto-Ligo ([[Revelo]]). Li estis kunlaboranto de ''[[La Revuo]]'' kaj poste de ''[[Esperanto Triumfonta]]'' kaj de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko. Li estis majstro en la buŝa kaj skriba uzo de Esperanto kaj aŭtoris [[stilistiko]]n ''Kiel akiri Bonan Stilon'' (1920, 2-a eld. 1923).