Naciismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Rasismo: lingvismo
Linio 138:
== Rasismo ==
 
Naciismo ne nepre inkluzivas kredon je la supereco de la propra nacio super aliaj, sed en la praktiko multaj naciistoj tiel pensas pri sia nacio. Foje ili opinias, ke alia nacio povas esti imitinda modelo por la propra nacio (vd. [[anglofilio]]). Ekzistas specifa ''rasa naciismo'', kiun oni povas konsideri etna naciismo. Sed ia formo de [[rasismo]] troveblas en preskaŭ ĉiuj naciismaj movadoj. Kutime ĝi direktiĝas kontraŭ najbaraj nacioj kaj etnoj. Malpli konata formo de rasismo estas [[lingvismo]].
 
Rasismo estis ankaŭ trajto de [[Koloniismo|koloniismaj]] ideologioj, kiuj estis precipe fortaj fine de la 19-a jarcento. Laŭ strikta interpreto, transmaraj kolonioj konfliktas kontraŭ la principoj de la nacia ŝtato, ĉar ili ne apartenas al la historia hejma teritorio de la nacio kaj ĉar iliaj enloĝantoj evidente ne apartenas al la sama etno, ne parolas ĝian lingvon aŭ dividas ĝian kulturon. Sed en la praktiko, naciistoj kelkfoje akordigis kredon je [[rajto de memdetermino]] en Eŭropo kun koloniigado en Afriko aŭ Azio.