Proksimo b: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Proksimo b''', nomiĝas ankaŭ '''Proksima Centaŭro b''', estas ekzoplanedo sur orbito de ruĝa nano Proksima Centaŭro, plej proksima stelo al Tero (...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:44, 25 aŭg. 2016

Proksimo b, nomiĝas ankaŭ Proksima Centaŭro b, estas ekzoplanedo sur orbito de ruĝa nano Proksima Centaŭro, plej proksima stelo al Tero (distanco de Tero ĉ. 4,25 lumjaroj).

Laŭ pritaksoj de esploristoj, la planedo troviĝas en enloĝebla zono de stelo[1].

Historio de malkovro

Trovita dum analizo de datoj kolektitaj per spektrografo HARPS kaj Tre Granda Teleskopo per Efiko de Doppler. La unua suspekto aperis en 2013. 24-n de aŭgusto 2016 la Eŭropa Suda Observatorio anoncis la malkovron.

Fizikaj karakterizoj

La maso egalas minimume 1,27 de la maso de Tero. Periodo de turniĝado egalas 11,2 tagoj. Tre verŝajne la periodo de turniĝo ĉirkaŭ la propra akso estas la sama, do ĉiam estas turnita al la centra stelo kun la sama flanko. La Radiuso de orbito egalas 7 milionoj da km. Laŭ diversaj pŭritaksoj la averaĝa temperaturo de la surfaco egalas de 0 ĝis 40 gradoj de Celsio. Tamen pro sinkrona turniĝo ĉirkaŭ centrala stelo la centra zono turnita al la stelo devus esti varmega, la mala flanko devus esti malvarmega.

  1. Обнаружена ближайшая планета земного типа — Meduza