Vilao: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
# eleganta (somer)domo en la kamparo
# prestiĝa enurba domo simila al [2],<br /> ankau: urba vilao, vilaesko.
==Historio==
Ĉe la romianoj antikvaj vilao estis domo kampara. Sur la bienoj de la riĉaj romianoj nomiĝis al laŭ urba maniero konstruita, pli malfrue plejtempe diboĉe aranĝita nobla domo ''villa urbana'' aŭ (se proksime de urboj) ''villa suburbana''. Apudis ''villa rustica'' kiu havis ofte multajn ekonomiajn ejojn kaj ĝardenojn legomajn, fruktajn, olivajn, vinberajn. Vilaoj aparte belaj poseditis de Lucullus, Augustus, Pompeius, Cicero, Hortensius, Plinius, Caligula, Nero, Hadrianus.
 
Dum la tempo de la [[karolidoj]] nomiĝis ''villae regiae'' la reĝaj bienoj kie ofte restadis la regoj. La romia vilakonstrustilo ne antaŭ la 14-a jarcento reprenitis fare de la italoj, kun etaj ŝanĝoj memkompreneble. Ĝia kulmino estis dum la temoj renesanca kaj baroka. Inter la arte respektive historie plej gravaj italaj vilaoj nombriĝu la [[mediĉoj|mediĉa]] ''Villa Careggi'' apud [[Florenco]], la vilaoj Farnesina, Madama Laute, Borĝese, Mattei, Medici kaj Albani en respektive apud [[Romo]], la ''Villa d'Este'' proksime de [[Tivoli]], la vilaoj Aldobrandini kaj Mondragone apud [[Frascati]], la ''Villa Doria'' apud [[Ĝenovo]], la ''Villa Maser'' apud [[Treviso]] kaj la ''Villa rotonda'' apud [[Vicenza]].
 
En la 19-a jarcento la vilakonstruado tiom ekmodis ke antaŭurboj grandparte konsistas el vilaoj aŭ vilaozaj konstruaĵoj: tiel vilakonstruado iĝis aparta branĉo de moderna arkitekturo. Antaŭĝardenoj, verandoj, malfermitaj balkonoj, liberaj nekovritaj ŝtuparoj, orieloj ktp. estas tipaj eroj de moderna urba vilaado.
==Literaturo==
*Hänel/Hartmann, ''Einfache Villen und Landhäuser'' (Dresd. 1894–95)
*Aster, ''Villen und kleine Familienhäuser'' (11.eld., Leipz. 1906)
==Fonto==
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 164, kio [http://www.zeno.org/nid/20007652976 legelbas tie ĉi interrete.]
{{Commonscat|Villas}}
 
[[Kategorio:Arkitekturo]]