IJK 1985: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
La IJK okazis en grandaj konstruaĵoj de privata lernejo en Eringerfeld, sur vasta, parka tereno ĉirkaŭ la baroka kastelo ''Schloss Eringerfeld''. Tiutempe la IJK nur esceptokaze gastis en la lernejaj domoj de la impresa tereno - nuntempe la kastelo kaj la ĉirkaŭaj konstruaĵoj oficiale kaj konstante estas hotelo kaj kongresejo.
 
Okaze de la kongreso formiĝis [[Esperanta Teatro|Esperanto-teatra]] grupo ''"[[Kia koincido]]''". Ĝia unua teatraĵo, ''[[La kalvaKalva kantistinoKantistino]]'' de [[Eugène Ionesco]], aperis en la programo de tiu IJK.
 
La organizantoj tre penis ebligi al laŭeble multaj junaj esperantistoj el la komunistaj ŝtatoj de [[orienta Eŭropo]] partopreni la aranĝon, kaj pasigis multajn horojn komuniki kun okcidentgermaniaj ambasadejoj kaj kun enlandaj ŝtataj instancoj de FRG pri vizoj kaj oficialaj invitleteroj. Fine nur el komunisma Pollando sukcesis veni pli ol 50 esperantistoj de sub 25 jaroj, per aparta senvaluta interkonsento inter la organizaĵoj [[PSEK]] kaj [[GEJ]]. Same la organizantoj ĝojis ke per nekutima monsubteno de la usona registaro ili povis venigi al la kongreso grupon de 20 usonaj esperantistoj, lernejanoj kaj studentoj el kiuj neniu antaŭe sukcesis partopreni internacian Esperanto-aranĝon. Tial la semajno por multaj partoprenantoj estis aparte impresa.