Ignaz Seipel: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
Li formis en majo 1922 kun partopreno de la [[Grandgermana Partio]] koalacian registaron. Li akiris prunton de [[Ligo de Popoloj]] en sumo de 100 milionoj da usonaj dolaroj por la financaj kaj administraj reformoj sub aŭspicio de tiu organizo. Pro tio oni rezignis kiel anstataŭiĝo pri la unuiĝo de la aŭstria ŝtato, konsiderita de multaj homoj tro malforta, kun [[Germanio]].
 
Kvankam li konsiderinde malkreskigis la inflacion, la regionaj registaroj kaj lia propra partio traktis liajn klopodojn malamike, la konservativuloj kontraŭis intervenon de la aliancaj potencoj en la internajn aferojn de Aŭstrio. Post kiam oni provis murdi lin (atenco la [[1an de junio 1924]]), li demisiis en novembro.
 
Dum li dua ofica periodo, li povis akiri parlamentan plimulton. Li uzis la duonmilitaran Heimwehr kontraŭ la aŭstraj socialistoj (1927) kaj tio antaŭprojekciis la eventojn de 1934, kiam [[Engelbert Dollfuß]], cetere unu el la plej gravaj politikaj kontraŭuloj de Hitler, tragike detruis la malfortan aŭstrian demokration kaj enkondukis diktatorecan sistemon. Seipel – fine de lia vivo – apogis la aŭtoritatan politikan sistemon kaj estis porparolanto de la korporativa ŝtato kaj la forta prezidanta sistemo. Li laboris ekde septembro ĝis novembro de 1930 kiel eksterafera ministro, poste retiriĝis pro malsano.