Muhammad bin Kasim: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
 
'''‘Imād ad-Dīn Muḥammad ibn Qāsim ath-Thaqafī''' (en araba عماد الدين محمد بن القاسم الثقفي; ĉ. [[31a de decembro]] [[695]] - [[18a de julio]] de [[715]]) estis generalo de [[Umajidoj]] kiu konkeris la regionojn de [[Sindo]] kaj [[Multan]] laŭlonge de la rivero [[Induso]] (nune parto de [[Pakistano]]) por la [[Umajida Kaliflando]]. Li naskiĝis kaj edukiĝis en la urbo [[Taif]] (en nuntempa [[Saudarabio]]). La konkeroj fare de Kasim de Sindo kaj de plej sudaj partoj de Multan permesis pluan [[Islama konkero de la Hindia subkontinento|islaman etendon en Hindio]].
 
Li estis membro de la tribo Takeef de la regiono [[Taif]], kaj la patro de Muhammad bin Qasim estis Kasim bin Juzuf kiu mortiĝis kiam Muhammad bin Kasim estis juna, lasante lian patrinon zorge de lia edukado. La guberniestro de [[Umajidoj]] nome Al-Hajjaj ibn Juzuf Al Thakafi, nome elpatra onklo de Muhammad bin Qasim, ludis gravan rolon por instruado de Muhammad bin Kasim pri milito kaj regado. Muhammad bin Kasim edziĝis al sia kuzino Zubaidah, filino de Hajjaj, tuj antaŭ iri al [[Sindo]]. Alai elpatra onklo de Muhammad bin Kasim estis Muhammad bin Juzuf, guberniestro de [[Jemeno]]. Sub la protekto de Hajjaj, Muhammad bin Kasim iĝis guberniestro de [[Persa Imperio|Persio]], kie li sukcesis finigi ribelon. Pro sia proksima rilato kun Hajjaj, Bin Kasim estis ekzekutita post la ascendo de la kalifo Sulajman ibn Abd al-Malik.