Morisko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 39:
Tamen la ĵusaj studoj pri [[kromosomo]]j pruvas alion, nome ke la demografio estis ege influata de la konverto, same kiel de la forpelo. Tiele ĉirkaŭ 20 % (do, kvinono) de la nuna iberia loĝantaro estus devena el [[sefardoj]] kaj simila 11 % el nordafrikanoj. La genetika analizado de la popolaj migradoj eblas, se tiuj popoloj devenas el malsimilaj kaj malproksimaj lokoj, kiel okazas kun sefardoj ([[Palestino]] aŭ [[Israelo]]) kaj hispanaraboj ([[Nordafriko]]). Oni analizas la kromosomon “Y” kiun oni transsendas tra patra linio kaj ne malaperas tra jarmiloj.
 
Teamo de sciencistoj britaj, hispanoj, portugaloj, fracnoj kaj israeloj analizis pruvomontraĵon de 1,140 homoj de la Iberia Duoninsulo (plus [[Balearoj]]) kaj trovis la menciitajn procentaĵojn (11 kaj 20), kiuj pruvas altan averaĝon de konvertoj, ĉu volaj ĉu nevolaj. La rezulto aperis en la prestiĝa revuo ''American Jounal of Human Genetics''.<ref> “Sefardíes y moriscos siguen aquí. El 30 % de los españoles tiene huella genética de su origen judío o magrebí”, El País, Madrido, [[5a de decembro]] de 2008, p.36.</ref>
 
Tiele la historio de la loĝantaro de la Iberia Duoninsulo klariĝas. La [[Ĝibraltara markolo]] neniam estis barilo inter ambaŭ loĝantaroj de unu flanko kaj alia. La unua historia trapaso okazis en [[711]] kiam komencis la islama invado (ĉirkaŭ 10,000 aŭ 15,000 nordafrikanoj, [[araboj]] kaj [[berberoj]]). Tio aldoniĝis al ĉirkaŭ 7 aŭ 8 milionoj da tiamaj hispanoj kaj ĉirkaŭ 200,000 [[visigotoj]] de la hegemoniaj klaso kaj etno. La judoj tiam jam estis tie ekde la [[Romio|romia epoko]]. Nune oni supozas, ke estas ĉirkaŭ 2 milionoj da sefardoj tutmonde, sed nur en Iberio estas ĉirkaŭ 8 milionoj da sefardodevenuloj.