Albrecht von Brandenburg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Albrecht studis en [[Frankfurto ĉe Odro]], sacerdotiĝis kaj iĝis jam en 1513 ĉefepiskopo de Magdeburg kiel ankaŭ administranto de la episkopujo de [[Halberstadt]]. En 1514 li elektitis ĉefepiskopo kaj princo-elektisto de Majenco kaj en 1518 li nomumitis kardinalo. Por repagi la ŝuldojn faritajn por pagi la ekleziajn honorojn li promesis transdoni la duonon de la enspezoj el la komercado per [[indulgenco]]j al [[Romo]]. Lia agento estis la fifama [[Johann Tetzel]]. Tio i.a. antaŭenpuŝis [[reformacio|reformaciajn]] ideojn ĉe [[Marteno Lutero]].
 
Pro tio la mecenato de la humanistoj (en 1518 eĉ [[Ulrich von Hutten]] venis sur sian kortegon!) fifamiĝis ĉe la reformaciemuloj - kvankam li mem ne maltrafis okazojn por kritiki malbonajn evoluojn de la [[papo|papeco]]. Ankaŭ en 1530 Albrecht vojaĝis al [[Augsburg]] - kie prezentitis la [[Aŭgsburga konfeso]] - kaj reklamis por la paco; li peris en 1534 kune kun Georgo, duko de [[Saksio]] inter protestantismaj princoj kaj [[Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio)|imperiestro Ferdinando la 1-a]]. En 1538 Albrecht aliĝis al la t.n. ''Sankta Alianco'' direktita kontraŭ la [[Ŝmalkalda Ligo]]. Tio kiel ankaŭ la ekzekuto kontraŭleĝa de [[Hans von Schönitz]] skribigis Luteron pamfleton akregan kontraŭ Albrecht. Kontraŭ transpreno de siaj ŝuldoj (500.000 guldenoj) Albrecht permesis al la protestantoj en la regiono de Magdeburg praktiki libere la novajn ritojn kaj forlasis en 1541 sian rezidejon preferitan en [[Halle (Saale)]]. Tie li konstruigis la [[Katedralo de Halle|Katedralon de Halle]]. Poste li konsilis la imperiestron ja uzi forton kontraŭ la protestantoj. En 1540 li ektoleris la nove fonditan ordenon de la [[jezuitoj]] - li estis la unua germana princo kiu faris tion - kaj partoprenis persekuton de la protestantisma kredo.
 
==Graveco==