Malbork: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Linio 193:
La muzeo funkcias dum la turisma sezono (de la 1-a de majo ĝis la 30-a de septembro) de la 9-a ĝis la 20-a horo. (la ekspoziciojn oni fermas je la 18:30 en la Meza Kastelo kaj je la 19:00 en la Alta Kastelo). Post la sezono la muzeo funkcias de la 10-a ĝis la 15-a horo.
La spektaklo “Lumo kaj Sono” (nur en pola versio) sperteblas de la 1-a de majo ĝis la 15-a de septembro.
 
=== Altkastelo ===
La altkastelo konsistigas la plej malnovajn parton de Marienburg / Malbork kaj estas laŭtipe kvadrata [[konvento]] kaj fortikaĵo. La kvar-ala konstruaĵo funkciis kiel bazo kaj loĝejo de la ordenaj kavaliroj. La norda alo de la altkastelo finkonstruata proksimume 1280 komence hejmigis krom la kapelo kaj la [[kapitulejo]] ankaŭ la dormejon de la ordenkavaliraj fratoj.
 
Ĉefordenestro Dietrich von Altenburg pligrandigis ĝis 1344 la kapelon al preĝejo Sankta Maria, alkonstruigante plurlateran [[ĥorejo]]n elstaranta super la konstrukorpo de la altkastelo. Ĉe la ekstera muro de la ĥorfinaĵo ĝis 1945 troviĝis en niĉo plenplastika statuo de la Dipatrino tegita per kolora vitromozaiko.
 
=== Mezkastelo ===
La mezkastelo estis konstruata ekde 1309 kaj loĝigis gravajn instituciojn necesajn por la administrado de la ordeno kaj de la lando. En la mezkastelo ankaŭ troviĝis la sidejo de la ĉefordenestro kun la reprezentoĉambroj. Siegfried von Feuchtwangen, kiu en 1309 transigis la ĉefordenestran sidejon de [[Venecio]] al Marienburg, kaj Luther von Braunschweig elkonstruigis la mezkastelon.
 
La plej grava parto de la mezkastelo estas ja la ĉefordenestra palaco. La profankonstruaĵo, starigata kaj finkonstruata en [[1400]] verŝajne laŭ planoj de Nikolaus Fellenstein (li devenis el [[Koblenz]] / [[Koblenco]]), montras arĥitekturan apartaĵon: Laŭ sia formo la ĉefordenestra palaco konvenas kun la tipo de loĝoturo kaj montras krom malaltGermanaj-[[Gotika arĥitekturo|gotikaj]] elementoj ankaŭ influojn de itala kaj flandra-burgonja konstrutradicio. Per tio la konstruaĵo ankaŭ montras sur la rilatoj de la [[ordeno de germanaj kavaliroj|Germana Ordeno]] vaste sin etendiĝantaj ĉe la turniĝo al la 15-a jarcento.
 
La somera kaj la vintra manĝoĉambroj, du ĉambregoj troviĝantaj en la ĉefordenestra palaco, estis konstruataj por reprezentaj celoj de la ĉefordenestro kaj apartenas pro sia arĥitekturo al la plej imponaj enaj spacoj de la malfrua mezepoko. La stelovolbojn de la du lumotrafluataj, kvadrataj ĉambregoj portas pokaze ununura maldika granitkolono.
 
Ŝtonbulo en la muro super la kameno en la somera manĝoĉambro laŭ legenda onidiro estus pafita dum la sieĝo de la fortikaĵo Marienburg en 1410 fare de la pola reĝo [[Ladislao la 2-a Jogajlo]] sur ĉi tiun pilastron portantan la volbon, por mortigi la ĉefordenestron Heinrich von Plauen kaj liajn konsilantojn per la kunfaleganta volbo.
 
Inter 1822 kaj 1828 oni fasonis la someran manĝoĉambron laŭ konceptoj de [[Karl Friedrich Schinkel]]. [[Vitralo]]j verkitaj laŭ pentraĵoj de la [[berlina]] historiema pentristo Carl Wilhelm Kolbe montras scenojn el la ordena historio. En la iomete malpli granda vintra manĝoĉambro troveblas restaĵoj el la mezepokaj murpentraĵoj de Majstro Petro el la komenco de la 15-a jarcento.
 
La manĝoĉambrego situanta en la mezkastelo apud la ĉefordenestra palaco longas 30 metrojn, havas malpezajn stelovolbojn, kiujn portas tri maldikaj ruĝaj granitpilastroj.
 
=== Antaŭkastelo ===
La antaŭkastelo ekzistis en 1309 elementece. En la kapelo Sankta Lorenco, modesta konstruaĵo kun plata tegmento, sinapoga ĉe la ekstera muro de la antaŭkastelo, okazis la diservoj por la duonfratoj de la germankavalira ordeno kaj por la servantaj fratinoj. La kapelo entenis unu el la plej grandiozaj majstroverkoj pentrartaj de la 14-a jarcento en la ordenaj landoj, la altaro el la ordenkastelo [[Graudenz]] / [[Grudziądz]]. Ĉefordenestro Dietrich von Altenburg konstruigis la [[komandoro|komandorejon]] kaj palisoponton trans la riveron.
 
Sub Heinrich von Plauen okazis meze de la 15-a jarcento plifortikigo de la defendoinstalaĵoj (Plauen-Remparo). Ekzistas ekde ĉi tiu tempo komplika sistemo el muroj, fosaĵoj kaj interremparaj spacoj kun parte kvarobla muroringo. La remparojn en la norda kaj orienta antaŭa kampo konstruis la svedoj en la jaroj 1656 ĝis 1659, kiuj antaŭe en 1655 estis [[invado|invadintaj]] [[Dua Pola-Sveda Milito|sangoverŝe kaj pereige]] en [[Polujo]]n.
 
== Aliaj historiaj monumentoj ==